Constant Nieuwenhuys
Constant Anton NIEUWENHUYS (naskiĝis en Amsterdamo la 21-an de julio 1920, mortis en Utrecht la 1-an de aŭgusto 2005) estis nederlanda artisto.
Constant Nieuwenhuys | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de julio 1920 en Amsterdamo |
Morto | 1-an de aŭgusto 2005 (85-jara) en Utreĥto |
Lingvoj | nederlanda lingvo |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | pentristo • skulptisto • rezistobatalanto • gravuristo • fotisto |
Kutime pli konata per la nomo Constant, li fundis "Experimentele Groep Holland" en 1948 kun Corneille, Karel Appel kaj sia frato Jan Nieuwenhuys. Li ankaŭ partoprenis en la movadoj KoBrA kaj Situaciista Internacio.