Corpus Christi (Teksaso)
Corpus Christi estas grandurbo en Usono, en subŝtato Teksaso, ĉe la okcidenta bordo de la Golfo de Meksiko. Ĝia nomo estas latina kaj signifas "korpo de Kristo"; ĝin donis la katolika hispano Alonzo Alvarez De Pineda, kiu en 1519 tie alteriĝis je la kristokorpa festotago.

Corpus Christi | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo de Usono kantona sidejo urbego ![]() | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 78401–78402 • 78404–78418 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 317 863 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 244 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 27° 45′ N, 97° 24′ U (mapo)27.742777777778-97.401944444444Koordinatoj: 27° 45′ N, 97° 24′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 8 m [+] | ||||
Areo | 1304,228579 km² (13 042 2.8 579 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Corpus Christi | |
Regno: | Usono |
Subŝtato: | Teksaso |
Kantono: | Nueces |
Loĝantaro: | 307.953 (en 2010) |
Areo: | 1.192 km² (66,4 % akvo) |
Koordinatoj: | 27,742857 N, 97,401927 U |
Supermara alteco: | 0–2 m |
Horzono: | UTC -6, somere UTC -5 |
Telefonkodo: | 361 |
Poŝtkodo: | 78401, 78402, 78404-78418 |

Geografio
redaktiCorpus Christi situas sur marborda ebenaĵo en la suda landparto de Usono, en la suda parto de Teksaso.
Historio
redaktiAlonso Alvarez de Pineda (hispano) estis la unua eŭropano ĉi tie en 1519. La haveno iĝis fifama pro la piratoj. Baldaŭe kontrabandoj regis la lokon. Corpus Christi estis fondita en 1839 fare de Kolonelo Henry Lawrence Kinney kiel komercejo. En 1845 usonaj militistoj establis bazon. La haveno ekfunkciis en 1926, por la mararmeo en 1941.
Ekonomio
redaktiMotoro de la ekonomio estas la profunda haveno, kiu gravas ne nur por Teksaso, sed ankaŭ por Usono. Oni liveras petrolojn kaj agrikulturajn produktojn.
Trafiko
redaktiCorpus Christi havas internacian flughavenon. Aŭtoŝoseo kuras al San Antonio, ĉefvojoj kuras al Laredo kaj al alia havenurbo. La urbego havas branĉan fervojon. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. (Tramoj funkciis inter 1910-1931). La impona haveno ne servas pasaĝerojn, nur varojn. 2 pontoj estas apartenaĵo de Corpus Christi.
Klimato
redaktiEn Corpus Christi la temperaturo averaĝe varias inter 17-28 °C. La varmo kulminas en junio kaj julio kun rekordo 43 °C en 2000, la malvarmo kulminas en februaro. Jare pluvas po 806 mm, en ĉiuj monatoj pluvas (vintre foje neĝas). Plej ofte pluvas en septembro, plej malofte en januaro.
Vidindaĵoj
redakti- marhavena strando
- muzeo Lexington, muzeo pri azia kulturo, muzeo pri scienco kaj historio, muzeo pri artoj, muzeo pri surfoj
- teatro
- nubskrapuloj
- botanika ĝardeno
- rifuĝejo por marbordaj kaj migrobirdoj
Ĝemelurboj
redaktiFontoj
redakti- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Anglalingva kaj hispanlingva Vikipedioj