Kosifikulo
Kosifikulo aŭ Blankaventra ruĝgorĝulo (Cossyphicula roberti) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas monotipa en la genro Cossyphicula.
Kosifikulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kosifikulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cossyphicula roberti (Alexander, 1903) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Temas pri specio simila al la Orienta ruĝgorĝulo, ĉar estas griza al bruna en supraj partoj, ekzemple bruna kapo, sed kun bluecgriza traokula zono, dum subaj partoj estas oranĝaj, sed ĉefe en gorĝo, supra brusto kaj flankoj, dum centre nuancas al helflava kaj al blankeca en ventro, de kie devenas unu el la nomoj de la specioj, nome la popola, dum Kosifikulo estas adapto de la latina scienca nomo.
Ĝi troviĝas en centra Afriko nome Burundio, Kameruno, Demokratia Respubliko Kongo, Ekvatora Gvineo, Niĝerio, Ruando kaj Ugando. Ties natura habitato estas subtropika aŭ tropika humida arbaro de malaltaj teroj aŭ de montaro.
Referencoj
redakti- BirdLife International 2004. Cossyphicula roberti. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.