Csép
Ne miskomprenu pri Csém!
Csép [ĉEp] estas malgranda vilaĝeto kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en Distrikto Kisbér.
Bazaj informojRedakti
- Areo: 20 km²
- Loĝantaro: 350
- Poŝtkodo: 2946
- Telefonprefikso: 34
SituoRedakti
La vilaĝo situas laŭ ĉefvojo Komárom-Kisbér, laŭ fervojo Komárom-Székesfehérvár. Komárom troviĝas 19 km-ojn, Kisbér 9 km-ojn for.
HistorioRedakti
La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko. Pri la vilaĝo la unua skribita postsigno troviĝas el 1257 en formo possesio regalis Chepp. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. En la 18-a jarcento familio Pázmándi fondis bienocentron. En 1945 okazis tie akraj bataloj. Dum la socialismo kolĥozo funkciis en la vilaĝo. La loĝantaro okupiĝas pri agrikulturo.
En Csép migra poŝto servas.
VidindaĵojRedakti
- romkatolika preĝejo
- nobeldomoj de Thaly, Csapó, Micskey
FamulojRedakti
- tie vivis en 1850 hungara poeto Mihály Vörösmarty
- en la vilaĝo naskiĝis poeto, verkisto kaj politikisto Kálmán Thaly