Distrikto Kisbér
distrikto en Hungario
La Distrikto Kisbér [kiŝbEr] (hungare Kisbéri járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom. Ĝi situas sur ebenaĵo kaj sur montetaro en la sudokcidenta parto de la departemento (en la norda parto de la lando).
Distrikto Kisbér | ||
---|---|---|
Distrikto | ||
distrikto de Hungario [+] | ||
Lando | Hungario | |
Regionoj | Meza Transdanubio, Departemento Komárom-Esztergom | |
Ĉefurbo | Kisbér | |
- koordinatoj | 47° N, 18° O (mapo)47.487218.02142Koordinatoj: 47° N, 18° O (mapo) | |
Akvokolektejo | 510,55 km² (51 055 ha) [+] | |
Areo | 510,55 km² (51 055 ha) [+] | |
Loĝantaro | 19 594 [+] (1-a de oktobro 2022) | |
Denseco | 38,38 loĝ./km² [+] [+] | |
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | |
![]() |
||
Distrikto Kisbér | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||

La distrikta ĉefurbo estas Kisbér, kiu estas urbo, la ceteraj 16 komunumoj estas vilaĝoj.
La areo estas 510,55 km², kie loĝas 20 221 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturoj, (fruktoj, tritikoj, maizoj) kaj bestobredadoj.
Historio
redaktiTiu distrikto estis kreita en 2013. Pli frue la distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.
Komunumoj
redakti- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Kisbér
- vilaĝoj:
- Ácsteszér, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Bakonyszombathely kaj Csatka
- Ászár, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Bársonyos kaj Kerékteleki
- Császár, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Aka, Bakonysárkány kaj Vérteskethely
- Réde, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Bakonybánk kaj Súr (vilaĝo)
- Tárkány, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Csép kaj Ete
Fontoj
redakti- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio