Császár (ĉAsAr), estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Kisbér. La nomo signifas imperiestro.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Császár situas inter arbaroj, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Tatabánya-Pápa. Dad troviĝas 6,5 km-ojn, Kisbér 10,5 km-ojn, Oroszlány 19, Tatabánya 25 km.

Historio redakti

La komunumo estis loĝata dum la neolitiko, poste alvenis romianoj kaj avaroj. La unua skribita memoraĵo devenas el 1233. La turkoj faris senhoma la vilaĝon en 1529. Kalvinanaj hungaroj refondis ĝin en 1622. Okazis tertremo en 1645 kaj incendioj en la 18-a jarcento. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la aŭstroj grave malvenkis apud la vilaĝo. Nuntempe la loĝantaro okupiĝas pri forstrumado, agrikulturo, vinkulturo. En la proksimeco troviĝas restaĵoj de iamaj vilaĝoj Apostag kaj Kendertó.

Vidindaĵoj redakti