Kukurbaloj
(Alidirektita el Cucurbitales)
La kukurbaloj (latine Cucurbitales) estas planta ordo el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu ordo enhavas 8 familiojn, ĉirkaŭ 130 genrojn kaj pli ol 2650 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas kukurbo[3].
Kukurbaloj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
kukurbo Cucurbita L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Pluraj anoj de tiu ordo estas agrokulture gravaj, ekzemple la kukurbo (la tipa genro), la kukumo, la akvomelono, kaj la begonio.
Taksonomio
redaktiLaŭ World Flora Online kaj The Plant List (19 maj. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Cucurbitales Juss. ex Bercht. & J.Presl - kukurbaloj
- Anisophylleaceae Ridl. - anizofileacoj
- Apodanthaceae Tiegh. ex Takht. - apodantacoj
- Begoniaceae C.Agardh - begoniacoj
- Coriariaceae DC. - koriariacoj
- Corynocarpaceae Engl. - korinokarpacoj
- Cucurbitaceae Juss. - kukurbacoj
- Datiscaceae Dumort. - datiskacoj
- Tetramelaceae Airy Shaw - tetramelacoj
- Cucurbitales Juss. ex Bercht. & J.Presl - kukurbaloj
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 Cucurbitales ĉe World Flora Online
- ↑ 2,0 2,1 Angiosperms ĉe The Plant List. Arkivita el la originalo je 2017-04-19. Alirita 2020-05-19.
- ↑ kukurbo en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets