Curth Anatol Tichy

aŭstra aktoro

Curth Anatol TICHY (naskiĝinta en la 7-a de aŭgusto 1923 en Vieno, mortinta en la 28-a de julio 2004 en Salcburgo) estis aŭstra aktoro.

Curth Anatol Tichy
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1923 (1923-08-07)
en Vieno
Morto 28-an de julio 2004 (2004-07-28) (80-jaraĝa)
en Salcburgo
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • aktoro
vdr

Vivo redakti

Tichy finstudis inter 1944-46 ĉe la famekonata Max-Reinhardt-seminario en Vieno. Lian karieron li komencis ĉe Salzburger Landestheater kaj en Vieno ĉe la teatro Die Insel (kafejo Parkring). Poste li ludis en Kaiserslautern, Bielefeld, Lübeck kaj Hamburgo. Ekde la 1960-aj jaroj li ludis en la Burgteatrejo en la aŭstra ĉefurbo.

Televidstelulo redakti

Tichy spekteblis ankaŭ en diversaj televidserioj de ORF:

  • Ĉe Kottan ermittelt li ludis 19 fojojn la rolon de la plumpa kaj mallerta asistanto Alfred Schrammel kaj ege populariĝis
  • Die Abenteuer des braven Soldaten Schwejk
  • Familie Merian

Post la ekdeĵoro de Claus Peymann kiel teatrestro en la viena Burgteatrejo li pensiiĝis. Li estas entombigita en Salcburgo sur la tombejo Kommunalfriedhof (tombo nr. 060.06.1.001)

Eksteraj ligiloj redakti