Dámóc estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Cigánd.

Blazono de Dámóc

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ la slovaka landlimo, laŭ traira flankovojo. Záhony troviĝas 15, Cigánd 19, Sárospatak 50, Miskolc 110 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1334 en latina formo Villa Dámócz. La vilaĝeto apartenis al Zemplénagárd ĝis 1919, poste ĝis 1949 al Lácacséke. Vilaĝservoj estas migra poŝto, kuracejo.

Vidindaĵoj redakti

  • kalvinana preĝejo
  • romkatolika preĝejo omaĝe al (Serpa) Dipatrino
  • grekokatolika preĝejo omaĝe al Defendo de Dionaskinto