Dániel Magay

hungara-usona skermisto, kemiisto

Dániel Magay [magai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Magay Dániel estas hungara-usona skermisto (sabristo), olimpiano, olimpika ĉampiono, mondĉampiono, kemiisto.

Dániel Magay
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aprilo 1932 (1932-04-06) (92-jaraĝa)
en Szeged
Loĝloko Los Altos
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skermanto • kemiisto
vdr

Dániel Magay[1] naskiĝis la 6-an de aprilo 1932 en Szeged.

Biografio redakti

Dániel Magay maturiĝis en piarista gimnazio en Szeged, dum li skermis. Inter 1950-1956 li skermis en sportklubo en Budapeŝto, inter 1953-1956 li apartenis al la hungara nacia teamo. En 1955 li ekstudis farmacion en Medicina Universitato de Budapeŝto. Tiutempe li estis hungara ĉampiono individue en 1956, mondĉampiono en 1954. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1956 kun ora medalo teame. Depost la Olimpiko li disidis al Usono, kie same skermis, eĉ trifoje li estis usona ĉampiono individue en 1957, 1958 kaj 1961. Li akiris kemiistan diplomon en Universitato de Kalifornio konata ankaŭ Berkeley, poste li estis kemiisto. Li revizitis Hungarion ekde 1964 kaj en 2017 li rericevis la hungaran ŝtatanecon. Lia edzino naskis filon. Li ricevis hungaran ŝtatan premion en 1996.

Fontoj redakti

Referencoj redakti