Dénes Bözsöny
Dénes Bözsöny [dEneŝ boĵonj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bözsöny Dénes estis hungara hidrologo, altlerneja instruisto oficiro en rango leŭtenanto. Lia familia nomvarianto estis Bőzsöny.
Dénes Bözsöny | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de junio 1921 en Pécs |
Morto | 7-an de marto 1987 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto ![]() |
Okupo | |
Okupo | hidrologo universitata instruisto oficiro ![]() |
Dénes Bözsöny[1] naskiĝis la 7-an de junio 1921 en Pécs, li mortis la 7-an de marto 1987 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiDénes Bözsöny maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1939, en la sekva jaro li akiris licencon pri militaj scioj, en 1942 oficiran diplomon en milita akademio. Post la diplomo li instruis jaron en milita lernejo en Győr, poste li batalis dum la 2-a mondmilito. En la jaro 1945 li estis militkaptito, poste li estis oficiro en Pécs. En 1950 li akiris diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto, poste li estis asistanto samloke, inter 1952–1958 lektoro. Inter 1959-1976 li laboris en hidrologia ĉefdirektoraro, poste en hidrologia instituto ĝis 1983. Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1968. Li havis edzinon kaj li ricevis premiojn inter 1954-1974.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Vízi építkezések. (kunaŭtoro, 1950)
- A nagymarosi Duna-szakasz modellkísérletének előkészítése. (kunaŭtoro, 1956)
- Vízgazdálkodás. (lernolibro, kunaŭtoro, 1964)
- Wasserwirtschaft und Perspektivplannung in Ungarn. (kompilaĵo, 1972, ankaŭ angle kaj france)
- A vízkészlet-gazdálkodás alapjai és a vízgazdálkodási mérleg. (kunaŭtoro, 1975).