Döme Argenti
Döme Argenti [dome], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Argenti Döme estis hungara kuracisto, homeopato. Lia persona nomvarianto estis Demeter.
Döme Argenti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de septembro 1809 en Vác |
Morto | 27-an de oktobro 1893 (84-jaraĝa) en Vác |
Lingvoj | germana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - medicino (–1836) ![]() |
Okupo | |
Okupo | kuracisto homeopato ![]() |
Döme Argenti[1] naskiĝis la 26-an de septembro 1809 en Vác, li mortis la 27-an de oktobro 1893 en Vác.
Memortabulo pri Döme Argenti
Biografio
redaktiDöme Argenti maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1836. Post la diplomo li estis kuracisto en Vác. Intertempe li specialiĝis pri homeopatio laŭ instruoj de Samuel Hahnemann. Li iĝis tutlande fama, liaj pacientoj estis ekzemple Imre Madách kaj Mihály Tompa. En 1866 li ricevis la titolon konsilisto kaj reĝan medalon.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Dissertatio medico-practica de cephalalgia. (disertaĵo, 1836)
- Különféle betegségek hasonszenvi gyógyítása. Nemorvosok és kezdő hasonszenvi orvosok használatára. (1847; 3-a eldono 1858; germane sesfoje eldonita)
- Hasonszenvi útitárs rögtön támadt betegségek elhárítására. (1863)
- Hasonszenvi gyógymód és gyógyszertan (2 volumoj, 1864)
Memorigiloj
redakti- placo kaj memortabulo en Vác