Dačice estas urbo en Ĉeĥio, en distrikto Jindřichův Hradec en Sudbohemia regiono, 12 km sude de Telč sur rivero Moravská Dyje en la plej suda angulo de Bohemia-Moravia montetaro. En la jaro 1960 ĝi estis dum administra reformo envicigita kun sia ĉirkaŭaĵo en Sudbohemian regionon. Ekde la 1-a de januaro 2000 ĝi estas parto de aŭtonomia Sudbohemia regiono (ĝis la 30-a de majo 2001 de Budějovica regiono). Malgraŭ ke la urbo apartenas en Sudbohemian regionon, ĝi situas sur la historia teritorio de Moravio kaj ĝi estas konsiderata kiel moravia. En la jaro 2022 ĉi tie vivis 7 142 loĝantoj.

Dačice
germane Datschitz
urbo
Dačice, Palackého náměstí z věže.jpg
Centro de Dačice el urba turo
Flag of Dacice.svg
Flago
Coat of arms of Dačice.svg
Blazono
Oficiala nomo: Dačice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Jindřichův Hradec
Administra municipo Dačice
Historia regiono Moravio
Montaro Křižanova montetaro
Rivero Moravská Dyje
Situo Dačice
 - alteco 477 m s. m.
 - koordinatoj 49° 04′ 47″ N 15° 26′ 04″ O / 49.07972 °N, 15.43444 °O / 49.07972; 15.43444 (mapo)
Areo 67,11 km² (6 711 ha)
Loĝantaro 7 142 (2022)
Denseco 106,42 loĝ./km²
Unua skribmencio 1183
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 380 01
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0313
NUTS 5 CZ0313 546127
Katastraj teritorioj 11
Partoj de urbo 16
Bazaj setlejunuoj 19
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Dačice
Retpaĝo: www.dacice-mesto.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Ĝi estas natura centro de la plej malantaŭa angulo de la sudokcidenta Moravio, kio estas donita ne nur pro ties situo, sed ankaŭ pro multo de servoj, vendejoj, firmaoj kaj vico da kulturaj kaj sportaj ekipaĵoj, kiel estas kinejo aŭ moderna sporta stadiono. Vico da ĉirkaŭaj fiŝlagoj, arbaroj, historiaj memorindaĵoj, kaj ankaŭ memorigaj, pro mitoj famigitaj lokoj, finkreas la pentrindan karakteron de la urbo kaj la ĉirkaŭa regiono. En la urbo oni regule aranĝas ankaŭ vicon de kulturaj festivaloj.

La historia kerno de la urbo estas urba memoriga zono.

HistorioRedakti

La unua skribmencio pri Dačice devenas el la jaro 1183 el kroniko de Jarloch, abato de premonstrata monaĥejo en Milevsko, kiam znojma princo kaj moravia markgrafo Konrado Oto lasis konsekri preĝejon en Dačice fare de olomouca episkopo Pelhřim.

KubsukeroRedakti

Interesaĵo estas en spaco antaŭ la preĝejo troviĝanta granita monumento omaĝe al kubo de sukero, ĉar en ĉi tiea rafinejo estis en la jaro 1843 fabrikita fare de Jakub Kryštof Rad la unua kubsukero en la mondo.

LoĝantaroRedakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18694 656
18804 866
18905 002
19005 253
19105 232
19215 086
JaroLoĝantoj
19304 743
19505 015
19615 080
19706 149
19807 394
19917 970
JaroLoĝantoj
20017 937
20147 611
20167 472
20177 395
20187 351
20197 325
JaroLoĝantoj
20207 288
20217 022
20227 142

FotogalerioRedakti