Damasus DÜRR (naskiĝita en 1535 aŭ 1537 en Bod, mortinta en 1585 en Apoldu de Jos) estis transilvania germanlingva protestantisma paroĥestro, kiu famiĝis kiel verkisto pro la publikigitaj, stile altvaloraj predikoj.

Damasus Dürr
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1534 (1534-11-30)
en Bod
Morto 30-an de novembro 1584 (1584-11-30) (50-jaraĝa)
Religio luteranismo vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Lia patro Georg Dürr, verŝajne animzorganto aŭ instruisto, mortis en 1565 en Petiș. Damasus Dürr frekventis la gimnazion en Brașov, kiel atestas la enregistra noto de la lernejestro Petrus Weresius. En 1554 li verkis sian unuan predikon, kiu ankaŭ legeblas en la predika kolekto. Li mem estis studento pri teologio kaj natursciencoj (ekz. ĉe Veit Winsheim) en Wittenberg; tio necesis ĉar tiutempe nur tie trejniĝis predikistoj de la nova konfesio. La ordinacio fare de Johannes Bugenhagen okazis en la 3.9.1559. Laŭ notoj wittenbergaj Dürr tuj poste senditis al Cristian. Ĉu li efektive deĵoris tie malklaras ĉar oni disponas pri mencioj de lia nomo (domino Damaso ministro ... ecclesiae) sur salajrofolioj el la jaroj 1561, 1566 kaj 1567 en Sibiu. Translokiĝo lia al Apoldu de Jos okazis en 1568 aŭ 1569 kie li ĝismorte animzorgantis. Ĉiuj tri edzinoj mortis antaŭ li.

Verkoj redakti

  • Damasus Dürr, Predigten 1554–1578. Eldonis Unterwalder Kapitel sub la gvido de Ludwig Klaster, Sebes Alba 1939.

Literaturo redakti

  • Albert Amlacher: Damasus Dürr. Ein evangelischer Pfarrer und Dechant des Unterwälder Kapitels aus dem Jahrhundert der Reformation. Sibiu 1883.
  • Gustav Gündisch: "Damasus Dürr". Ĉe: Taten und Gestalten. Bilder aus der Vergangenheit der Rumäniendeutschen, 1-a volumo, eldonis Dieter Drotleff, Kluĵo 1983, p. 02–104.
  • Wilhelm Schiller: "Damasus Dürr, ein evangelischer Pfarrer des 16. Jahrhunderts". Ĉe: Bilder aus der vaterlädischen Geschichte, eldonis Friedrich Teutsch, Sibiu 1899, p. 164–178.
  • Dana Jenetta Dogaru: Rezipientenbezug und -wirksamkeit in der Syntax der Predigten des siebenbürgisch-sächsischen Pfarrers Damasus Dürr. Verlag Georg Olms, Hildesheim 2007. ISBN 3-487-13320-2, ISBN 978-3-487-13320-1.

Eksteraj ligiloj redakti