Dana WINNER (Hasselt, la 10-an de februaro 1965) estas flandra kantistino.

Dana Winner
Persona informo
Naskonomo Chantal Vanlee
Aliaj nomoj Dana Winner
Naskiĝo 10-an de februaro 1965 (1965-02-10) (59-jaraĝa)
en Haselto
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo kantisto • diskografa artisto
TTT
Retejo https://www.danawinner.com
vdr

Biografio redakti

Sub la direkto de Jean Kluger, Dana Winner eldonis sian unuan unuopaĵon en 1990, 'Op het dak van de wereld' ('Sur la tegmento de la mondo'). Ĝi estas reludversio de la furoraĵo 'Top of the world' 'Pinto de la mondo' de The Carpenters el 1973. 'Far away from Eden' ('Malproksime de Edeno') ankaŭ estas reludversio de la 'Guardian Angel' de Masquerade. Sukceso vere komenciĝis en 1993 danke al ŝia furora kanto 'Woordenloos' ('Senvorta'). En 1995 Winner gajnis sian nuran sukceson en Nederlando ĝis nun en la nederlanda 'Supraj 40' kaj la 'Mega Top 50': 'Westenwind' ('Okcidenta vento'), reludversio de 'One way wind' ('Unudirekta vento' = alizeo) de la Volendama grupo The Cats.

En la 1990-aj jaroj, Dana daŭre evoluigis sian karieron. Komence ŝi faras tion ĉefe en la nederlanda, sed ŝi ankaŭ iĝas multe serĉata artisto eksterlande. Tial ŝi estas ĉiam pli ofta gasto en Germanio, Nederlando kaj precipe Sud-Afriko. Tio ankaŭ rezultigis fremdlingvajn albumojn en la fino de la 1990-aj jaroj. En 2006 denove aperis nederlanda albumo, la unua ekde la jaro 2000. En la sama jaro ŝi ricevis konstantan memoraĵon laŭ la SIM-itinero en Bornem. Ŝi gajnis plurajn 'Gouden Ogen' ('Orajn Okulojn') en sia kariero.

En 2016 Dana estis unu el la partoprenantoj en la muzika programo 'Love for music' ('Amo por muziko') je la televida stacio 'VTM', en kiu diversaj artistoj en Hispanio kantis reludversiajn kantojn unu de la alia.

En 2019 Dana Winner festis 30 jarojn da kariero kun nova albumo '30', la komenco de teatra turneo kun la sama nomo kaj spektaklo en la 'Lotto Arena' en Antverpeno. Tiun jaron ŝi estis unu el la trejnistoj en la 'Senioren Voice' (La Voĉo por pliaĝuloj).

Diskaro redakti

  • (1989): Op Het Dak Van De Wereld...
  • (1991): Adios
  • (1993): Regenbogen
  • (1994): Mijn Paradijs
  • (1995): Regen Van Geluk
  • (1996): Waar Is Het Gevoel?
  • (1997): Wo Ist Das Gefühl?
  • (1997): Geef Me Je Droom
  • (1998): In Love With You
  • (1999): Yours Forever
  • (1999): Ergens In Mijn Hart
  • (1999): Mein Weg...
  • (2000): Licht En Liefde
  • (2001): Rainbows Of Love
  • (2001): Unforgettable
  • (2002): Unforgettable Too
  • (2003): One Way Wind
  • (2003): Märchenland Der Gefühle
  • (2005): Beautiful Life
  • (2005): Het Laatste Nieuws
  • (2006): Als Je Lacht
  • (2008): Tussen Nu En Morgen
  • (2010): Parels Uit De Noordzee
  • (2011): Kerst Met Dana Winner
  • (2016): Puur