Đặng Thùy Trâm[1] (naskiĝis la 26-an de novembro 1943 en Huế, Vjetnamio; mortis la 22-an de junio 1970 en Đức Phổ, Quảng Ngãi-provinco, Vjetnamio) estis vjetnama civila doktoro laborinta kiel batalkirurgistino por Norda Vjetnamio dum la vjetnama milito.

Dang Thuy Tram
Persona informo
Naskiĝo 26-an de novembro 1942 (1942-11-26)
en Hue
Morto 22-an de junio 1970 (1970-06-22) (27-jaraĝa)
en Đức Phổ
Lingvoj vjetnama
Ŝtataneco Vjetnamio
Okupo
Okupo kirurgo • taglibristo • verkisto
Verkoj diary of Đặng Thùy Trâm
vdr

Ŝi estis mortigita, en pridisputataj cirkonstancoj, en la aĝo de 27 jaroj, de usonaj fortoj survoje en la Ba Tơ-ĝangalo, Quảng Ngãi-provinco de sudcentra Vjetnamio. Ŝiaj dummilitaj taglibroj, kiuj rakontas la lastajn du jarojn de ŝia vivo, allogis internacian atenton post sia publikigo en 2005.

Unu el la manskribitaj taglibroj de Trâm estis kaptita de usonaj fortoj en decembro 1969. Post ŝia morto en interpafado la 22-an de junio 1970, la dua taglibro estis prenita de Frederic (Fred) Whitehurst, tiam 22-jaraĝa militista specialisto de la usona sekreta servo. Whitehurst spitis ordonon bruligi la taglibrojn, male, li sekvis la konsilon de sudvjetnama tradukisto kiu konsilis, ke li ne difektu ilin. Li konservis ilin dum 35 jaroj, kun la intenco resendi ilin al la familio de Trâm, se eble.

La serĉado de Whitehurst pri la familio de Trâm komence montriĝis malsukcesa. En marto 2005, li kaj lia frato Robert (ankaŭ vjetnama milito-veterano) kunportis la taglibrojn al konferenco pri la vjetnama milito ĉe Texas Tech University. Tie ili renkontis la fotiston Ted Engelmann (ankaŭ Vjetnamio-veterano), kiu proponis sin serĉi la familion dum sia vizito al Vjetnamio la sekvontan monaton. Danke al la helpo de Đỗ Xuân Ánh, stabano en la Hanoja Kvakera oficejo, Engelmann povis trovi la patrinon de Trâm, Doãn Ngọc Trâm, kaj familion.

En julio 2005, la taglibroj de Trâm estis eldonitaj en la vjetnama sub la titolo Nhật ký Đặng Thùy Trâm (Taglibro de Đặng Thùy Trâm), kiu rapide fariĝis furorlibro. En malpli ol unu jaro, la libro vendiĝis je pli ol 300 000 ekzempleroj kaj komparoj estis faritaj inter la skribo de Trâm kaj tiu de Anne Frank.

En aŭgusto 2005, Fred kaj Robert Whitehurst vojaĝis al Hanojo, Vjetnamio, kaj renkontis la familion de Trâm. Komence de oktobro de la sama jaro, la familio vojaĝis al Lubbock, Teksaso, por vidi la taglibrojn, kiuj estas arkivitaj ĉe Texas Tech University Vietnam Archive, poste vizitis Fred Whitehurst kaj lian familion en lia hejmŝtato de Norda Karolino.

La taglibro estis tradukita en almenaŭ dek naŭ diversajn lingvojn. La angla versio estis publikigita en septembro 2007. La Esperanta versio aperis okaze de la 96-a Universala Kongreso de Esperanto, en 2011 en Kopenhago.

En 2009 aperis filmo pri Trâm de la vjetnama direktoro Đặng Nhật Minh, titolita Đừng đốt (Ne bruligu).

Filmoj redakti

  • 2009 – Đừng đốt (Ne bruligu) (reĝisoro Đặng Nhật Minh)

Bibliografio redakti

  • "Trở lại một khát vọng hòa bình" (14an de septembro 2007)
  • "Nhật ký Đặng Thùy Trâm có giá trị toàn cầu và vĩnh cửu" (18an de septembro 2007)
  • "Last night I dreamed of peace", publikita mondskale de Random House, 11an de septembro 2007.
  • Plena teksto de The Diary of Dr. Dang Thuy Tram el ttt-ejo de The Vietnam Center ĉe Texas Tech University (skanaĵoj de la originala vjetnama teksto; la angla traduko estas forigita laŭ peto de la familio)
  • "Tram Diaries: Soldiers Preserve Writings of Vietnam War"
  • "War's cruel poetry moves search by 2 N.C. veterans" Charlotte Observer (Charlotte, North Carolina), 6an de oktobro 2005
  • "Vietcong Doctor's Diary of War, Sacrifice"
  • "Mother Reads Daughter's Vietnam Diaries... 35 Years Later" ([[6a de oktobro] 2005)
  • "The real stuff: what a Vietnamese army doctor saw" (22a de septembro 2005)
  • "A daughter returns home — through her diaries" (12a de oktobro 2005)
  • "Best-selling diary transformed into television show" (15a de aŭgusto 2005)
  • "Copyright and the translation of The Diary of Dang Thuy Tram"
  • "Diarist's mother visits US, holds daughter's manuscript" (7a de oktobro 2005)
  • "The Diary of Dr Tram" (13a de februaro 2006)
  • "Day to Day Among the Viet Cong" (4a de aŭgusto 2006)

Notoj redakti

  1. En ĉi tiu vjetnama nomo, la familia nomo estas Đặng, sed estas ofte simpligita al Dang en Esperanta teksto. Laŭ vjetnama kutimo, tiu persono devus konvene esti nomita per la persona nomo Trâm. Ŝi estis konata kaj vokita kiel Thùy fare de la familio kaj konatoj, ĉar ŝia patrino kaj tri fratinoj ĉiuj havis la personan nomon de Trâm.