18-a de septembro
dato
(Alidirektita el 18an de septembro)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | |||
aranĝo de 2021 tagoj |
La 18-a de septembro estas la 261-a tago de la jaro (la 262-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 104 tagoj restas.
Je la 18-a de septembro okazis, interalie:
EventojRedakti
- 14: Tiberio iĝis romia imperiestro
- 96: Post mortigo de Domiciano Nerva iĝis imperiestro de Romio - epoko de kvin bonaj imperiestroj (Trajano, Hadriano, Antonino Pia kaj Marko Aŭrelio) komenciĝis
- 324: Romia imperiestro Konstantino la 1-a venkis Licinion en batalo de Krizopolo (nun kvartalo de Istanbulo)
- 1180: Filipo la 2-a iĝis reĝo de Francio
- 1437: Papo Eŭgeno la 4-a eldonis buleon pri translokigo de la koncilio de Florenco al Ferrara
- 1490: Vladislao la 2-a Jogajlido kroniĝis kiel reĝo de Hungario
- 1502: Dum sia kvara kaj lasta ekspedicio al la Nova Mondo Kristoforo Kolumbo albordiĝis al teritorio de la hodiaŭa Kostariko
- 1570: La 5-a venecia–turka milito: turka armeo komencis sieĝon de Famagusta sur Kipro
- 1620: Batalo de Cecora (ene de Princlando Moldavio) komencis la duan polan-turkan militon - 8,5 mil polaj soldatoj komandataj de Stanisław Żółkiewski frakasis defendan tendaron, preparante al batalo kun postkuranta ilin 40-mila turka-tatara armeo
- 1760: Falo de franca fortikaĵo Kebeko decidis pri transpreno de Kanado de la angloj
- 1773: Respubliko de Ambaŭ Nacioj: delegitaro de Dispartiga Sejmo kunvokita de tri mondpotencoj subskribis dispartigajn traktatojn kun reprezentantoj de Rusa Imperio, Reĝlando Prusio kaj Aŭstrio
- 1793: Oni komencis konstrui Kapitolon de Usono
- 1794: Adopto de la unua leĝo malkuniganta eklezion kaj ŝtaton en Francio
- 1809: La dua teatro de Royal Opera House en Londono remalfermiĝis post kiam incendio detruis la originan teatron unu jaron antaŭe
- 1810: Ĉilio proklamis aŭtonomecon kadre de Reĝlando Hispanio
- 1814: Post malvenko de Napoleono en Napoleonaj Militoj la Viena Kongreso komencas reenkonduki ŝtatan ordon en Eŭropo, influata de la monarkioj de Eŭropa Koncerto
- 1851: Usona ĵurnalo "The New York Times" aperis
- 1872: Oskaro la 2-a iĝis reĝo de Svedio-Norvegio
- 1873: Paniko de 1873 komencis longan depresion en Eŭropo kaj Nordameriko
- 1893: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris tri asteroidojn: Burgundio, Ursulo kaj Geometrio
- 1895: Daniel David Palmer faris unuan kiropraktikan ĝustigon ĉe surda domzorgisto
- 1905: Sensukcesa provo eksplodigi monumenton al konkero de Varsovio, post malvenko de la novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio
- 1906: Tajfuno mortigis pli ol 10 mil personojn en Honkongo
- Unua mondmilito:
- 1918: Malvenko de Centraj Potencoj en la Batalo de Dobro-Pole (montopinto lime de Nord-Makedonio kaj Grekio) - sekvis bulgara retiriĝo de la milito kaj posta liberigo de Vardar-Makedonio; Volodimir Vinniĉenko elektiĝis prezidanto de Ukraina Nacia Unio, opozicie al Pavlo Skoropadskij
- 1922: Hungario aniĝis al la Ligo de Nacioj
- 1922: En Prago kreiĝis asocio de ukrainaj studentoj el eksterlando
- 1925: Konsilio de la Ligo de Nacioj voĉdonis pri transdono al Pollando de la duoninsulo Westerplatte - sur tiu ĉi tereno Dua Pola Respubliko establis militan unuon, i.a. deponejon de municio
- 1931: Mukden-incidento - japana provoko kiel preteksto por aneksi Manĉurion
- 1934: Sovetunio aniĝis al la Ligo de Nacioj
- 1936: Esperantujo: Internacia Esperanto-Ligo fondita
- Dua mondmilito:
- 1939: La 2-a tago de la Soveta invado en Pollandon (pli da eventoj): nokte de la 17-a/18-a de septembro je la 4:00 superaj regopovoj de Pollando en Kuty forlasis la landon (prezidento, registaro, kaj Supera Komandanto) - Edward Rydz-Śmigły pli frue ordonis ne batali kun Ruĝa Armeo kaj plu rezisti kontraŭ germanoj; Ruĝa Armeo okupis interalie: Kolomeon, Lida, Luckon, Nowogródek, Stanisławów, Święciany, Sarny (nun en Rivna provinco), Słonim (nun en Grodna regiono), Śniatyń; polaj maristoj sinkigis en Polesio siajn laŭvicajn river-ŝipojn; sciigita pri invado al Pollando de Ruĝa Armeo, en Polesio sinmortiĝis Stanisław Ignacy Witkiewicz, verkisto, dramisto, pentristo, unu el la plej kreivaj kaj originalaj intelektuloj de la Dua Pola Respubliko; kontraŭpola juda-belorusa ribelo, inspirita de komunistoj, eksplodis en Skidel apud Grodno - subpremita de alveninta pola taĉmento, parto de perfiduloj, kiuj estis polaj civitanoj, estis pafmortigita; en Sławentyn kaj kelkaj vilaĝoj (de nuna Ternopila provinco) Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj nokte de la 17-a/18-a de septembro murdis 50-85 polojn kaj polinojn kun pafekzekutado de soldatoj de pola taĉmento, kiu libervole subiĝis (2 sukcesis fuĝi); dutaga defendo de Vilno kontraŭ soveta armeo komenciĝis; dum la komune realigata agreso kontraŭ Pollando fare de Hitlera Germanio kaj Stalina Sovetunio oficiala komuniko german-soveta informis pri la tasko de ambaŭ armeoj: restarigo en Pollando de la ordo kaj trankvilo; Moskvo: Izvestija nomis la sovetan agreson plenumo de ..."sankta devo": Plenumante sian plej sanktan devon la soveta registaro donis helpomanon al niaj fratoj belorusoj kaj ukrainoj; malfermo de la hungara-pola landlimo por polaj rifuĝintoj flanke de hungaraj regopovoj post la soveta invado en Pollandon; registaro de Rumanio decidis pri internigo de la polaj ŝtataj regopovoj; La 18-a tago de la germana-pola milito (pli da eventoj): la batalo de Bzura (la plej granda dum la milito) finiĝis - dum la dutaga batalo malgraŭ komencaj sukcesoj generalo Tadeusz Kutrzeba ne povis halti germanajn taĉmentojn irantaj Varsovien; militkrimo de Wehrmacht, kiu pafekzekutis aŭ dronigis en Śladów (proksime al Sochaczew) ĉirkaŭ 300 personojn kun infanoj, en tio ĉirkaŭ 150 militkaptitojn post la batalo de Bzura (du travivis); pro artileria pafado forbruliĝis turdomo "Prudential" en Varsovio; Luftwaffe atakis polajn unuojn apud Bzura, Modlin kaj en Lublinio; unua parto de Armeo "Poznań" daŭrigis trairadon de Kampinos-Arbaro venante al Varsovio; germana armeo eniris al Lublin; taĉmentoj de Armeo "Kraków", kaj "Lublin" de generalo Tadeusz Piskor komencis unuan batalon de Tomaszów Lubelski - nokta sturmo de tankoj (verŝajne unua en la dua mondmilito) de Varsovia Kirasita-Motora Brigado de diplomita kolonelo Stefan Rowecki; Holokaŭsto: kelkcent judoj estis murditaj de germanoj en Dynów (Subkarpatio); fino de venka 2-taga batalo de 60-a Infanteria Rezerva Divizio de kolonelo Adam Epler kun germanoj apud Kobryń (Polesio); pola submarŝipo ORP Orzeł, internigita tri tagojn pli frue, fuĝis de Talino - trairos tra blokita de germanoj Balta Maro al Britio; ORP "Ryś" alnavigis al Stavnas en Svedio, kie estis internigita; L'Osservatore Romano kondamnis agreson de Sovetunio kontraŭ Pollando; prezidento de Pollando Ignacy Mościcki depeŝis de Ĉernivco (Rumanio) kun mesaĝo al la pola nacio
- 1940: Batalo de Anglio: en Northold (kvartalo de Londono) Supera Komandanto divizia generalo Władysław Sikorski dekoris per Milita Ordeno Virtuti Militari 16 polajn pilotojn de la Skadro 303', pri kio skribis interalie "Polska Walcząca" (Pollando Batalanta); germana submarŝipo U 48 sinkigis sen averto pasaĝeran ŝipon City Benares - en 77 viktimoj estis infanoj evakuiĝantaj de Britio; Bomba Korpuso de RAF atakis germanajn transportajn unuojn en havenoj de Francio kaj Belgio
- 1941: Holokaŭsto: en Krupki (Belorusio) germanoj murdis ĉirkaŭ 1000 judojn kaj en Poznań gilotinis 8 polojn; Heinrich Himmler informis en Poznań reprezentantojn de Nacisocialisma Germana Laborista Partio el la tuta Germanio pri intenco forigi ĉirkaŭ 60 mil judojn de "malnova Nazia Germanio" kaj de Protektorato Bohemio kaj Moravio; Atlantiko: batalo pri konvojo SC-44 sudoriente de Grenlando komencita - ĝis la 20-a de septembro sinkiĝis 4 ŝipoj kaj korveto
- 1942: Germana polico publike pendumis en Płock 13 polojn pro konspira agado, en proksima Bodzanów ekzekutis 13 kaj en Rościszewo (proksime al Sierpc) 14; germanaj regopovoj de Varto-Lando decidis mortpuni ne nur en punejo de Poznań, sed ankaŭ en malliberejoj de Inowrocław, Kalisz, Włocławek, Łęczyca kaj Sieradz; al ekstermejo Treblinka alvenis de Minsko transporto kun ĉirkaŭ 600 judoj, oficiroj kaj soldatoj de Ruĝa Armeo; germanoj arestis pro helpo al judoj pastron Julian Chrościcki kaj malliberigis en koncentrejo Majdanek - danke pro travivo li konstruis preĝejon en Włochy; Madagaskaro: surteriĝo de brita 29-a Memstara Infanteria Bataliono en Tamatave
- 1943: Germana okupado de Pollando: germana polico pafmortigis en Białystok dekkelkajn polojn pro helpo al judoj; al koncentrejo Sobibor venis de Sovetunio transporto kun 600 oficiroj kaj soldatoj juddevenaj; membroj de Pola Rezistomovado pafekzekutis, laŭ verdikto de Pola Subtera Ŝtato, 4 kunlaborantojn de Gestapo en konspira organizo "Glavo kaj Plugilo"; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el areo Przemyśl minigis fervojan ponton inter Sambor kaj Chyrów - haltigita trafiko por 3 tagoj; Benito Mussolini fondis en la norda Italio marionetan ŝtaton - Itala Socia Respubliko
- 1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): per raftoj trans Vistulo okazis evakuo de malsanuloj kaj grave vunditaj personoj; en malsanulejo germanoj mortigas ĉirkaŭ 60 vunditojn kun kelkaj flegistinoj; pli ol 100 usonaj bombaviadiloj Boeing B-17 malsuprenĵetis malfruiĝintan helpon - nur 20% (16 tunoj) estis transprenita de la ribelantoj; Soveta okupado de Pollando: taĉmento de Ruĝa Armeo ĉirkaŭiris kaj senarmiligis apud Rudnik 400-personan kompanion de Pola Enlanda Armeo, kiu iris helpi al batalanta Varsovio; Berlino: laŭ germana raporto ekde komenco de la ribelo de Varsovio 8951 germanaj soldatoj pereis aŭ vundiĝis, kaj polaj perdoj en Varsovio kreskis al 25-30 mil mortigitaj kaj vunditaj ribelantoj kun 100 mil mortigitaj kaj vunditaj civiluloj; Batalo de Arnhemo komencita - kun parto de la Aŭtonomeca Paraŝutista Brigado de generalo Stanisław Sosabowski; japana transporta ŝipo Jun'yō Maru estis sinkigita de brita submarŝipo HMS Tradewind, rezulte pli ol 5 000 maristoj mortis; Balkana Fronto: en Dalmatio 26-a divizio de Nacia Armeo de Liberigo de Jugoslavio kun britoj finis purigon de la insulo Brač; Itala Fronto: brita 8-a Armeo komencis atakon al t.n. linion Rimini (Coriano-San-Marino); en Novjorko kreiĝis Help-Komitato al Varsovio, kies gvidantaron eniris i.a. estinta ĉefministro Jan Kucharzewski kaj profesoro Oskar Halecki
- 1947: Malvarma milito: en Usono ekvalidis leĝo pri funkciigo de Centra Informokapta Agentejo
- 1951: Premiero de la usona filmo A Streetcar Named Desire kun Vivien Leigh kaj Marlon Brando
- 1951: Kongreso de Usono voĉdonis pri fondo de komisiono por klarigi krimon de Katin, kies viktimoj montriĝis miloj da polaj oficiroj - en 1944 Franklin D. Roosevelt diris: Tio estas nur germana propagando kaj germana komploto... Mi estas absolute certa, ke rusoj tion ne faris. La komisiono unusignife pruvis, ke la kaŭzintoj estas sovetoj
- 1958: En Varsovio komenciĝis Unua Festivalo Jazz Jamboree nomata „Jazo ’58” - unua tiomranga ĵaza aranĝo malantaŭ la fera kurteno, kiu ĝis nun estas unu el la plej gravaj en Eŭropo
- 1961: Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Dag Hammarskjöld pereis en aerakcidento dum plenumo de paca misio en Demokratia Respubliko Kongo
- 1962: Burundo, Jamajko, Ruando kaj Trinidado kaj Tobago aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
- 1965: Malkovro de kometo Ikeya-Seki
- 1973: Bahamoj, Germana Demokratia Respubliko kaj Federacia Respubliko Germanio aniĝis al UN
- 1975: En San-Francisko estis arestita Patty Hearst, nepino kaj heredantino de la riĉeco de gazeta magnato William Randolph Hearst - post ŝia forkapto de maldekstra revolucia Simbioza Liberiga Armeo, iĝis ties membrino kaj partoprenis atakon al banko
- 1977: Usona kosmosondilo Voyager 1 fotis de distanco 11,66 mln da km samtempe la Teron kaj la Lunon
- 1979: Sankta Lucio aniĝis al UN
- 1982: Masakro de Sabra kaj Ŝatila finita - libana-maronita "kristana milico" amasmurdis 800 maljunulojn, virinojn kaj infanojn en la palestinaj rifuĝejoj en Bejruto; la ĉefan rolon ekludis Ariel Ŝaron
- 1987: Pola montogrimpisto Jerzy Kukuczka kiel la dua post italo Reinhold Messner konkeris la kronon de Himalajo kaj Karakorumo
- 1988: En Birmo okazis militista puĉo
- 1990: Liĥtenŝtejno aniĝis al UN
- 1991: Verĥovna Rada de Ukrainio decidis uzi la bluan-flavan flagon antaŭ adopto de Konstitucio en protokolaj eventoj
- 1993: Lastaj rusaj soldatoj forveturis de Varsovia stacidomo al Rusio (soveta okupado de Pollando finita) - restis nur ĉirkaŭ 30 soldatoj, kiuj poste konvojis trapason de rusa armeo de Germanio al Rusio
- 1997: Loĝantoj de Kimrio referendumis por kreo de la Nacia Asembleo por Kimrio
- 1997: Antaŭ Egipta muzeo en Kairo estis pripafita aŭtomobilo kun turistoj - pereis 8 germanoj kaj egipta ŝoforo
- 1998: Interreta Korporacio por atribui Nomojn kaj Ciferojn fondiĝis - ICANN, senprofita organizaĵo kreita en Kalifornio
- 1998: Belga astronomo Eric Walter Elst malkovris asteroidon Krakovo
- 1999: En Szczecin formiĝis kadre de NATO Plurnacia Nord-Orienta Korpuso konsistanta el militistoj de Danio, Germanio kaj Pollando
- 2001: Kvin leteroj kun antraksaj sporoj estis senditaj al diversaj amaskomunikiloj en Usono
- 2005: Koalicio Kristandemokrata Unio de Germanio/Kristan-Sociala Unio en Bavario sub gvido de Angela Merkel gajnis antaŭtempan parlamentan voĉdonon en Germanio
- 2006: Anousheh Ansari, usonanino irandevena fariĝis unua kosmo-turistino
- 2007: Nord-Koreio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj ligis diplomatiajn rilatojn
- 2013: Tony Abbott iĝis ĉefministro de Aŭstralio
- 2014: Referendumo pri sendependeco de Skotlando disde Unuiĝinta Reĝlando kun la rezulto por "ne sendependiĝi" (55,3% de voĉdonantoj)
- 2015: Internacia skandalo pri poluo de germanaj aŭtoj Volkswagen AG eksplodita
- 2019: Prezidanto de Ukraina Instituto pri Nacia Memoro maldungita - kontribuinta al senkomunismigo de urbaj stratoj kaj dum la lastaj 3 jaroj malkonsento por arkeologiaj serĉoj de polaj multnombraj viktimoj de banderanoj kaj naciistoj dum la Volinia masakro
- 2020: Bestprotektado: Pollando aliĝis al 16 landoj, kiuj malpermesas ritan ŝoĥtadon/halalon de bestoj (por eksporto) kaj kruelan bredadon por feloj (precipe kojpoj, krom kunikloj)
NaskiĝojRedakti
- 53: Trajano, imperiestro de Romio, konata interalie la Ponto de Trajano, Forumo de Trajano, Trajana Kolono, Alkantara Ponto (m. 117)
- 1434: Eleonora de Portugalio kaj Aragono, romia-germana imperiestrino (m. 1467)
- 1505: Maria de Aŭstrio, reĝino de Ĉeĥio kaj Hungario (m. 1558)
- 1574: Claudio Achillini, itala teologo, juristo, filozofo, matematikisto kaj poeto, disĉiplo de Cesare Cremonini (m. 1640)
- 1587: Francesca Caccini, itala komponistino de frua baroko, la unua virino komponinta operojn (m. 1640)
- 1684: Johann Gottfried Walther, germana komponisto kaj muzikteoriisto (m. 1748)
- 1709: Samuel Johnson, angla verkisto leksikografo kaj literaturkritikisto, enestanta en esperantilngva Angla Antologio (m. 1784)
- 1721: Johann Adolf Schlegel, germana verkisto kaj pedagogo, patro de August Wilhelm Schlegel kaj Friedrich Schlegel (m. 1793)
- 1750: Tomás de Iriarte, hispana poeto kaj tradukisto, adepto de la franca klerismo (m. 1791)
- 1752: Adrien-Marie Legendre, franca matematikisto, kies nomo troviĝas sur la listo de la 72 nomoj sur la Eiffel-Turo (m. 1833)
- 1765: Gregorio la 16-a, papo, romualdano (m. 1846)
- 1782: José Tomás Boves, hispana polikisto respondeca pri masakroj en Venezuelo (m. 1814)
- 1786: Kristiano la 8-a, reĝo de Danio kaj Norvegio (m. 1848)
- 1786: Justinus Kerner, germana kuracisto kaj mistika verkisto, interesianta pri okultismo kaj somnambulismo (m. 1862)
- 1806: Heinrich Laube, germana verkisto, publicisto, teatrodirektisto (m. 1884)
- 1809: Armand Barbès, franca revoluciisto, kontraŭulo de Julia monarkio (m. 1870)
- 1819: Léon Foucault, franca fizikisto, malkovrinto de kirlokurento (m. 1868)
- 1822: Ernst Förstemann, germana historiisto, arkivisto kaj bibliotekisto (m. 1906)
- 1854: Florentino Ameghino, argentina zoologo, paleontologo kaj antropologo italdevena (m. 1911)
- 1868: György Vastagh, hungara skulptisto (m. 1946)
- 1876: Leon Paul Charles Cogen, belga juristo, advokato, pacjuĝisto, ankaŭ esperantisto kaj stenografiisto, membro de Lingva Komitato, elpensinto de kalendar-reformo, pri kiu prelegis dum Somera Universitato en UK 1928, vicprezidanto de Belga Ligo Esperantista, redaktoro de "Internacia Stenografiisto" kaj kontribuanto al "Belga Esperantisto", liaj tradukaĵoj el la flandra kaj franca estas konservitaj en Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet
- 1882: Sándor Herke, hungara kemiisto, profesoro, agronomo (m. 1970)
- 1885: Uzeyir Hajibeyov, azera komponisto, sciencisto, tradukisto (m. 1948)
- 1885: Zoltán Rákosi, hungara verkisto, poeto (m. 1970)
- 1887: Henryk Elzenberg, pola filozofo, aforisto kaj poligloto, okupiĝanta pri etiko, estetiko, aksiologio, historio de filozofio (m. 1967)
- 1893: Fuĵisaŭa Ĉikao, japana profesoro, poligloto, direktoro de Japana Esperanto-Instituto (m. nekonata)
- 1895: Digvijaysinhji, barata maharaĝo, diplomato kaj filantropo, fondinto apud Ĝamnagar de tendaro por kelkaj miloj de polaj infanoj rifuĝintaj de Svetunio dum la dua mondmilito, reprezentanto de sendependa Barato en UN (m. 1966)
- 1897: Kálmán Gáborjáni Szabó, hungara pentristo, grafikisto, altlerneja instruisto (m. 1955)
- 1897: Pablo Sorozábal, eŭska-hispana komponisto (m. 1988)
- 1899: Árpád Ajvász, rumania hungara apotekisto (m. 1965)
- 1905: Greta Garbo, sveda aktorino, filma stelulino rolinta en La reĝino Kristina aŭ Grand Hotel (m. 1990)
- 1907: Edwin Mattison McMillan, usona fizikisto Nobelpremiita pri kemio, malkovrinto de transuraniaj elementoj, membro de la projekto Manhattan (m. 1991)
- 1907: Leon Askin, aŭstra aktoro kaj reĝisoro (m. 2005)
- 1912: Iván Krepsz, rumania hungara kuracisto, radiologo (m. 1992)
- 1923: János Dani, rumania hungara arkivisto, historiisto (m. 2005)
- 1924: Lajos Orbán, rumania hungara ĵurnalisto, tradukisto
- 1939: Jorge Sampaio, prezidento de Portugalio, sekretario de Portugala Socialista Partio
- 1941: Michael Hartnett, irlanda poeto verkanta irlande kaj angle (m. 1999)
- 1942: Kálmán Szőcs, rumania hungara poeto (m. 1973)
- 1946: András Heim, rumania hungara grafikisto
- 1947: Drew Gilpin Faust, usona historiistino, rektoro de Universitato Harvard
- 1950: Ödön Sróth, rumania hungara inĝniero pri bestbredado, poeto
- 1954: Steven Pinker, kanada-usona kognosciencisto kaj verkisto
- 1958: Rachid Taha, franca-alĝeria muzikisto, konata kiel interpretisto de la kanto de Charles Trenet (m. 2018)
- 1971: Lance Armstrong, usona biciklisto, multfoja venkinto de la Tour de France
- 1972: Eva Corino, germana verkistino kaj kritikistino
- 1973: Mark Shuttleworth, sudafrika entreprenisto, la dua kosmoturisto
- 1974: Xzibit, usona aktoro kaj repisto
- 1979: Bobo Chan, hongkonga kantistino, modelino, kaj aktorino
MortojRedakti
- 96: Domiciano, imperiestro de Romio el Flavia dinastio, murdita (n. 51)
- 1180: Ludoviko la 7-a, reĝo de Francio el kapetida dinastio (n. 1120)
- 1345: Andreo de Hungario, hungara princo poldevena, Napola reĝo, murdita (n. 1327)
- 1598: Toyotomi Hideyoshi, japana daimio kaj unuiginto de Japanio (n. 1536)
- 1663: Sankta Jozefo el Kupertino, itala mistikulo, franciskana monaĥo, "fluganta sanktulo" (n. 1603)
- 1783: Leonhard Euler, svisa matematikisto kaj fizikisto solvinta la problemon pri sep pontoj en Königsberg (kio alportis bazon por la fundamenta por informadiko grafeteorio), kaj danke al matematikaj konvencioj pri notacio kaj esploroj pri matematika analizo oni ricevis elegantan, ligantan 5 matematikajn konstantojn, Eŭleran formulon (n. 1707)
- 1830: William Hazlitt, angla verkisto kaj eseisto, priskribanta siajn samtempulojn kiel George Byron, Jeremy Bentham, Walter Scott (n. 1778)
- 1857: Sebastian Lucius, germana entreprenisto, konata de la Kulturforumo Dacheröden (n. 1781)
- 1872: Karolo la 15-a, reĝo de Svedio-Norvegio (n. 1826)
- 1892: Károly Szuper, hungara teatrestro, aktoro, reĝisoro (n. 1821)
- 1903: Jenő Adorján, hungara violonisto, komponisto (n. 1874)
- 1911: Pjotr Stolipin, ĉefministro de Rusio, murdita (n. 1862)
- 1914: József Abonyi, hungara dentkuracisto kaj fakverkisto (n.1858)
- 1931: Hazrat Babaĝan, islamana sanktulino, spirita majstrino de Meher Baba, kies tombotemplo troviĝas en Puneo (n. 1806)
- 1937: Johannes Bühring, germana pedagogo kaj regionhistoriisto (n. 1858)
- 1939: Stanisław Ignacy Witkiewicz, pola filozofo, verkisto, pentristo, fotisto kaj poeto, filo de Stanisław Witkiewicz, sinmortiginto pro ekscio, ke la Ruĝa Armeo invadis Pollandon (n. 1885)
- 1945: Volin, ukraina anarkiisto juddevena, teoriulo de sinteza anarkiismo (n. 1882)
- 1950: Béla Schiff, rumania hungara-germana ĵurnalisto, lokhistoriisto (n. 1897)
- 1959: Benjamin Péret, franca poeto, superrealisto, kunredaktoro de "La Révolution surréaliste" (La Superrealista Revolucio) (n. 1899)
- 1961: Dag Hammarskjöld, sveda politikisto, diplomato, ekonomikisto, juristo; postmorte distingita per Nobel-premio pri paco (n. 1905)
- 1967: John Douglas Cockcroft, brita Nobelpremiita fizikisto, kunkreinto de partikla akcelilo (n. 1897)
- 1968: León Felipe, hispana-meksika poeto (n. 1884)
- 1970: Ferenc Görög, hungara historiisto kaj redaktoro (n. 1881)
- 1970: Jimi Hendrix, usona rok-muzikisto, gitaristo, muzikproduktisto, voĉisto, komponisto, ĉefartisto de Woodstock-festivalo (n. 1942)
- 1974: Dani Suba, rumania hungara ĵurnalisto, grafikisto (n. 1911)
- 1980: Gábor Madaras, rumania hungara populara kantisto (n. 1918)
- 1981: András Vitályos, rumania hungara kuracisto, fakverkisto (n. 1901)
- 1998: László Podhradszky, rumania hungara juristo, politikisto (n. 1920)
- 2006: József Soltész, rumania hungara-germana poeto, verkisto (n. 1945)
- 2008: Mauricio Kagel, argentina-germana komponisto, libretisto, reĝisoro (n. 1931)
- 2009: Barbara Skarga, pola profesorino de filozofio en Pola Scienca Akademio, damo de Ordeno de la Blanka Aglo (n. 1919)
- 2012: Santiago Carrillo, estro de Hispana Komunista Partio (n. 1915)
- 2013: Marcel Reich-Ranicki, pola-germana literaturkritikisto juddevena, cenzuristo de Pola Soldataro, funkciulo de spionagentejo (n. 1920)
- 2020: John Turner, ĉefministro de Kanado, La Tre Honorinda (n. 1929)
- 2020: Ruth Bader Ginsburg, usona juristino juddevena, membrino de la Supera Kortumo de Usono, batalantino por abortigo (n. 1933)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Internacia Tago de Geologo
- Nacia tago en Ĉilio, Fiestas Patria, daŭrigata venontan tagon
Tagoj de semajnoRedakti
La 18-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.