Claudius Achillinus (1574-1640) (naskiĝis en Bolonjo, en la 18-a de septembro 1574 - mortis en Bolonjo, en la 1-a de oktobro 1640) estis itala teologo, juristo, filozofo, matematikisto kaj poeto.Li estis filo de Clearco Achillini kaj Polissena de' Buoi, frato de Johano Filoteo Akilini kaj pranepo de Alessandro Achillini. Li studis en la Universitato de Bolonjo kie li diplomiĝis pri Juro en la 16-a de decembro 1594. Poste, li translokiĝas al Padovo por perfektiĝi pri siaj filozofiaj studoj gvidata de Cesare Cremonini kun kiu li havis amikrilaton kaj lin instigis pene sin dediĉi al la poezio.

Klaŭdo Akilino
(1574-1640)
poeta Italicus
poeta Italicus
Persona informo
Naskiĝo 18-a de septembro 1574
en Bolonjo,  Italio
Morto 1-a de oktobro 1640
en Bolonjo,  Italio
Tombo San Martino vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj itala vd
Alma mater Universitato de Bolonjo
Universitato de Ferrara
Universitato de Padovo
Familio
Parencoj Giovanni Filoteo AchilliniAleksandro Achillini vd
Profesio
Okupo juristoverkisto • poeto • diplomato • universitata instruisto vd
Aktiva en BolonjoParmo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li, dum multaj jaroj, estis profesoro pri Juro en la Universitatoj de Bolonjo, Parma kaj Ferrara kie li akiris grandan reputacion. Tiom da admiro ekscitigis lian konemon, tiel ke enskribaĵoj liaomaĝe metiĝis en la lernejoj dum lia vivo.

Achillini iris al Romo, kie li ricevis multajn promesojn pri promocio flanke de la papoj kaj kardinaloj, sed ili neniam konkretiĝis. Odoardo Farnese, Duko de Parma (1612-1646)[1], dungis lin, per tro liberaj kondiĉoj, por okupi la katedron pri Juro de sia universitato. Achillini estis privata amiko de Giambattista Marino, kies poetan stilon li imitis, adoptante la saman tonon kun ŝvelformaj metaforoj, absurdaj pensoj kaj aspektoj, kiuj ricevis la aplaŭdojn de tiu epoko. Iu kanto, kiun li adresis al Ludoviko la 12-a en la naskiĝtago de la daŭfeno, krediĝas esti premiinta de la Kardinalo Richelieu per ora ĉeno kaj kolĉeno egalvaloraj al 1000 kronoj. Ĉi-premio ne estis donita, kiel kelkuloj asertas, pro la fama komenco ""Sudate o fuochi, a preparar metalli;""[2], kiu cetere estis parodiita de Crudeli kiel ""Sudate o forni, a preparar pagnotte,""[3].

Verkoj redakti

 
Rimoj kaj Prozoj

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Treccani
  2. La fajro bolas, preparante la metalon.
  3. La forno bolas, por prepari la panojn.
  4. Personensuche
  5. Treccani
  6. Bibliothèque Nationale de France
  7. CERL Thesaurus
  8. Personensuche
  9. Treccani
  10. Treccani


 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj