Malfermi la ĉefan menuon

John Douglas Cockcroft

Li ricevis en 1951 – kun la irlanda Ernest Walton - la Nobel-premion pri fiziko pro ellaboro de ciklotronoj. [1]

John Douglas Cockcroft
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Cockcroft.jpg
Persona informo
Naskiĝo 27-an de majo 1897 (1897-05-27)
en Todmorden
Morto 18-an de septembro 1967 (1967-09-18) (70-jara)
en Kolegio Churchill
Tombo Ascension Parish Burial Ground, Cambridge
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Alma mater Viktorino-Universitato de Manĉestro • Universitato de Manĉestro, Instituto de Scienco kaj Teknologio • St John's College
Profesio
Profesio fizikisto • nuclear physicist • universitata profesoro
Information icon.svg
vdr

Cockroft studis en Universitato de Manchester kaj en la kembriĝa St. John's College. Li estis de 1939 ĝis 1946 profesoro pri naturfilozofio en la Kembriĝa Universitato. Li planis en 1932 kun Walton la Cockroft–Walton-generatoron, kaj disigis per perprotona bombardo litiajn jonojn. Tiu aparato iĝis la plej uzebla laboratoria aparato por akcelo de korpuskloj. Ili disigis en postaj esploroj aliajn atomojn kaj disvastigis uzon de la akceliloj en la nukleaj esploroj.

Dum la dua mondmilito, Cockroft estis direktoro de Atomenergia Sekcio de la kanada Nacia Esplora Konsilio (National Research Council). Li iĝis en 1946 direktoro de la angla Atomenergio-esplora Instituto (Harwell, Berkshire). Li iĝis en 1960 estro de la novfondita kembriĝa Churchill College.

Cockroft estis nobeligita en 1948, kaj en 1953 li iĝis komandanto de la Bath-ordeno.

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Ciklotrono servas por analizado de la atomkernoj, korpuskloj.

BibliografioRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Aliaj projektojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti