Daniel Giraud Elliot

usona zoologo

Daniel Giraud Elliot (7a de marto 1835 - 22a de decembro 1915) estis usona zoologo.

Daniel Giraud Elliot
Persona informo
Daniel Giraud Elliot
Naskiĝo 7-an de marto 1835 (1835-03-07)
en Nov-Jorko
Morto 22-an de decembro 1915 (1915-12-22) (80-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Woodlawn Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Kolumbio vd
Subskribo Daniel Giraud Elliot
Profesio
Okupo zoologo • ornitologo • natursciencisto vd
Laborkampo zoologioornitologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Elliot estis unu el la fondintoj de la Usona Muzeo de Natura Historio en Novjorko, de la Usona Asocio de Ornitologoj kaj de la Zoologia Societo de Francio. Li estis ankaŭ zorgisto pri zoologio ĉe la Muzeo Field en Ĉikago.

Elliot uzis sian riĉon por publikigi serion de luksaj tutkoloraplataj libroj pri birdoj kaj aliaj animaloj. Elliot mem verkis la tekston kaj mendis al artistoj kiaj Joseph Wolf kaj Joseph Smit, ambaŭ el kiuj estis laborintaj por John Gould, havigi la ilustraĵojn. Tiuj libroj estis A Monograph of the Phasianidae (Family of the Pheasants) (pri fazanedoj, 1870–72), A Monograph of the Paradiseidae or Birds of Paradise (pri paradizbirdoj, 1873), A Monograph of the Felidae or Family of Cats (pri felisedoj, 1878) kaj Review of the Primates (pri simioj, 1913).

In 1899, Elliot estis invitita aliĝi al la eliteca Alaska Ekspedicio Harriman por studi kaj dokumenti naturon laŭlonge de la marbordo de Alasko.

La Nacia Akademio de Sciencoj havigis al li la medalon Daniel Giraud Elliot "for meritorious work in zoology or paleontology published in a three- to five-year period. Established through the Daniel Giraud Elliot Fund by gift of Miss Margaret Henderson Elliot" (pro merita verko en zoologio aŭ paleontologio publikita en periodo de tri al kvin jaroj. Establita danke al donaco el la Fonduso Daniel Giraud Elliot fare de Srino. Margaret Henderson Elliot)

Eksteraj ligiloj redakti