Usona Societo de Ornitologoj
La Usona Societo de Ornitologoj aŭ iam Usona Unuiĝo de Ornitologoj, angle American Ornithological Society aŭ iam American Ornithologists' Union (AOU), estas ornitologia organizaĵo en Usono. Kontraŭe al la National Audubon Society, ĝiaj membroj estas ĉefe profesiaj ornitologoj pli ol amatoraj birdumantoj.
Usona Societo de Ornitologoj | ||
---|---|---|
![]() | ||
Simbolo de usonaj ornitologoj' Unio, la formortinta granda aŭko | ||
scienca societo neprofitcela organizaĵo ![]() | ||
Komenco | 1883 vd | |
Geografia situo | 41° 51′ 59″ N, 87° 37′ 1″ U (mapo)41.866269-87.616997Koordinatoj: 41° 51′ 59″ N, 87° 37′ 1″ U (mapo) | |
Lando(j) | Usono vd | |
Situo | Vaŝingtono | |
| ||
Agareo | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Ĝi estis fondita en septembro de 1883 de Elliott Coues, Joel Asaph Allen kaj William Brewster.
Ĝiaj revuoj estas The Auk, publikigata ekde januaro de 1884, kaj The Condor, publikigata ekde 18pp. Aliaj gravaj publikaĵoj estas la AOU Checklist of North American Birds (Listo de nordamerikaj birdoj), kiu estas la standarda referenca verko por la kampotaskoj kaj serion de monografioj, nome Ornithological Monographs.
La Sudamerika Klasiga Komitato, angle South American Classification Committee (SACC), oficiala komitato sub la Usona Societo de Ornitologoj, ĉefe okupiĝas pri kreado de standarda klasado, kun komunaj nomoj, por la birdospecioj de Sudameriko.