Daniel Gottlieb STEIBELT (Berlino, 22a de oktobro 1765 - Sankt-Peterburgo, 2a de oktobro 1823) estis germana pianisto kaj komponisto.

Daniel Steibelt
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1765 (1765-10-22)
en Berlino
Morto 2-an de oktobro 1823 (1823-10-02) (57-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Lingvoj francagermana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Okupo
Okupo pianistokomponisto
vdr

Vivo kaj verkaro redakti

Daniel Steibelt studis muzikon kun Johann Kirnberger antaŭ esti devigita de sia patro militservi en la prusia armeo. Post dizerti el la armeo, li ekkarieris iom nomade kiel pianisto antaŭ setliĝi en Parizo, en 1790, do en epoko de la Franca Revolucio. Tie, lia drama opero, Romeo kaj Julieta, estis ludita sukcese en la teatro Feydeau en 1793.

Steibelt ekalternis vivon inter Parizo kaj Londono, kie lia majstra uzado de piano altiris atenton de la publiko. En 1797 li partoprenis en koncerto de J. P. Salamon. En 1798 li komponis koncerton numero 3a en E bemolo, kiu enhavis ŝtorman rondelon karakterizitan per intensaj tremsonoj, kiuj estis tre popularaj. Venontjare, Steibelt ekturneis profesie en Germanio kaj, post ludi sukcese en Hamburgo, Dresdeno, Prago kaj Berlino, alvenis en majo 1800 al Vieno, kie li defiis Beethoven-on konkurenci en renkonto en la domo de la grafo von Fries.

Krom sian draman muzikon, Steibelt lasis ankaŭ enorman kvanton de komponaĵoj, ĉefe por piano.