Danilo Türk
Danilo TÜRK (naskiĝis la 19-an de februaro 1952 en Maribor) estas slovena juristo, diplomato kaj politikisto.
Danilo Türk | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de februaro 1952 (70-jara) en Mariboro |
Lingvoj | slovena • angla |
Ŝtataneco | Socialisma federacia respubliko Jugoslavio • Slovenio |
Alma mater | Universitato de Ljubljano • Jura Fakultato de la Beograda Universitato • Universitato de Beogrado |
Familio | |
Edz(in)o | Barbara Miklič Türk |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | politikisto • diplomato • universitata profesoro • juristo • historiisto • agitator |
Li estis elektita nova prezidento de Slovenio la 11-an de novembro 2007. Li enoficiĝis kiel posteulo de Janez Drnovšek la 23-an de decembro 2007.
BiografioRedakti
Türk studis en la Universitato de Ljubljana jursciencon kaj iĝis tie docento (ekde 1978), poste orda profesoro pri internacia juro (ekde 1995). Li estis inter 1992 kaj 2000 ambasadoro de Slovenio ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. Komence de 2000 li iĝis politika asistanto de Kofi Annan, ĝenerala sekretario de UN (ĝis 2005).
Oni elektis lin prezidento de Slovenio en novembro 2007.
VerkoRedakti
- Načelo neintervencije v mednarodnih odnosih in v mednarodnem pravu, 1984