David HURST (8-a de majo 1926 - 15-a de septembro 2019) estis artistnomo de Heinrich Theodor Hirsch , jud-germana aktoro kun brita ŝtataneco.

David Hurst
Persona informo
Naskonomo Heinrich Theodor Hirsch
Naskiĝo 8-an de majo 1926 (1926-05-08)
en Berlino
Morto 15-an de septembro 2019 (2019-09-15) (93-jaraĝa)
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Patro Julius Hirsch vd
Patrino Johanna Hirsch vd
Profesio
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1948– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post la kristala nokto, Britio akceptis ricevi judajn infanojn per la tielnomata Kindertransport (infantransporto). Tiel 12-jaraĝa Hurst lasis sian familion, kiun li ne plu vidis. Li kreskis en Nordirlando. Dum Dua Mondmilito li militservis ĉe brita armeo, sed pro sia germana deveno, li estis sendita al Entertainments National Service Association, organizo kreita en 1939 por disponigi distradon al brita armeanoj dum la milito.

Lia debuto en kino estis per The Perfect Woman (1949) kaj en televido per Floor Show at the Regency Room' en 1950. Li aktoris en kinfilmoj kiel So Little Time, Venetian Bird, Top Secret, Always a Bride, One Good Turn, The Intimate Stranger, krom televidaĵoj en Britio.

En 1957, Hurst transloĝiĝis al Usono. Tie li komence laboris en televido kaj teatro.

Dum la 1960-aj jaroj li aktoris en televidserioj kiel The Defenders, Hawk, The Girl from U.N.C.L.E., The Man from U.N.C.L.E., The Monkees, Star Trek, Mission: Impossible, The Flying Nun krom kinfilmoj The Maltese Bippy kaj Hello, Dolly! inter aliaj.

Hurst en la 1970-a jardeko aperis en kino per Kelly's Heroes kaj The Boys from Brazil, kaj en televido per Dark Shadows, The Doctors, Serpico, Eight Is Enough, Quincy M.E. inter aliaj.

Li finis sian karieron en la 1980-aj jaroj per televidaĵoj Charlie's Angels (1980) kaj Skokie (1981).