David Raya
hispana futbalisto
David Raya - prononco [DAvid RAja], aŭ je plena nomo David Raya Martín, naskiĝis la 15-an de septembro 1995 en Barcelono, do nun 29-jara - estas hispana profesia futbalisto en la pozicio de golulo. Ekde la jaro 2022 li estas membro de la vira hispana nacia teamo de futbalo. Li interalie partoprenas kadre de la hispana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 en Germanio, kaj en ties matĉoj rekoneblas per la ĉemiza numero "1". Krome li ekde la jaro 2023 konkuras en la unua vira teamo de la futbala klubo Arsenal FC.
David Raya | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | David Raya Martín |
Naskiĝo | 15-an de septembro 1995 (29-jaraĝa) en Barcelono |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | ![]()
|
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ea/David_Raya%2C_Blackburn_Rovers_goalkeeper.jpg/140px-David_Raya%2C_Blackburn_Rovers_goalkeeper.jpg)
en 2020