David Shrigley
David SHRIGLEY (naskiĝis la 17 septembre 1968Macclesfield, Britio), estas internacia vida artisto. Shrigley ankaŭ estas konata pentristo, skulptisto, produktoro kaj fotisto, kaj surbendigis parolitajn albumojn de sia verkado kaj poezio.
enDavid Shrigley | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de septembro 1968 (55-jaraĝa) en Macclesfield |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Glasgova Lernejo de Arto • De Montfort University • Beauchamp College |
Okupo | |
Okupo | pentristo • desegnisto • fotisto • skulptisto • artisto de novaj komunikiloj |
TTT | |
Retejo | http://www.davidshrigley.com |
Li studis arton kaj dezajnon ĉe la Politeknika lernejo de Leicester, poste diplomiĝis en media arto ĉe la lernejo de la belartoj de Glasgovo en 1991. Li komencis per eldoni kompilon de liaj skizoj, poste kunlaboris kun kelkaj britaj ĵurnaloj kielThe Independent, The Guardian kaj New Statesman[1].
Verkaro redakti
La laboro de Shrigley inkluzivas skulptaĵojn, pentraĵojn, animaciojn, tekstojn (interalie tiun rilate al invento de propra lingvo) kaj fotojn, sed plej konataj estas liaj bildstrioj, kiuj estas publikigitaj en libroj kaj poŝtkartoj. Speciale por siaj desegnaĵoj, Shrigley ofte elektas stilon, kies trajto estas uzi limigitan teknikon kiu rememorigas reprezentantojn de Art Brut.
Lia stilo estas karakterizita per simplismaj linioj kaj intence stultaj temoj, kutime akompanataj per absurda frazo. La tuta afero rememorigas infanan desegnon. Ĉiuj liaj kreaĵoj respondas al iu formo de humuro, ĉu por transdoni gajan aŭ makabran mesaĝon.
David Shrigley ne multe komunikas pri lia laboro ĉar, kiel li mem deklaras, liaj kreaĵoj jam enhavas vidan kaj tekstan ilustraĵon kaj li ne bezonas aldoni ion al la simpleco de la prezentita verko[2].
Referencoj redakti
- ↑ (fr) Roxana Azimi, Le trait faussement naïf de David Shrigley, Lemonde.fr, la 1-an de septembro 2015
- ↑ (en) Oliver Milman, David Shrigley: my art doesn't need explanation – it is what it is, Theguardian.com, la 13-an de novembro 2014
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Retejo de David Shrigley
- Desegnaĵoj de David Shrigley interalie "I invented my own language" (mi inventis mian propran lingvon)