Dehidroaskorbata acido
Dehidroaskorbata acido | ||
Kemia formulo | ||
Dehidroaskorbata acido | ||
Dehidroaskorbata acido ĉeestas en la blanka brasiko. | ||
Dehidroaskorbata acido troveblas kiel nutrosuplemento. | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
CAS-numero-kodo | 490-83-5 | |
ChemSpider kodo | 182283 | |
PubChem-kodo | 440667 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | blanka aŭ malheloranĝokolora solidaĵo[1] | |
Molmaso | 174,11004 g mol−1 | |
Denseco | 1,743 g/cm−3[2] | |
Fandpunkto | 228°C [3] | |
Bolpunkto | 389,3°C [4] | |
Refrakta indico | 1,5690 | |
Ekflama temperaturo | 170°C [5] | |
Solvebleco | Akvo:190 g/L[6] Solvebla en DMSO | |
Mortiga dozo (LD50) | 5000 mg/kg (buŝe) | |
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P270, P301+317, P330, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Dehidroaskorbata acido (DHA) aŭ dehidroaskorbata acido estas organika kombinaĵo rezultanta per oksidado de la askorbata acido. Ĝi estas blanka aŭ malheloranĝokolora solidaĵo, tre solvebla en akvo. Dehidroaskorbata acido posedas 6 karbonatomojn, 6 hidrogenatomojn kaj 6 oksigenatomojn. Askorbata acido kaj dehidroaskorbata acido pruviĝis havi kontraŭvirusajn efikojn kontraŭ simpla herpeto viruso tipo 1, gripa viruso tipo A kaj polioviruso tipo 1 kun dehidroaskorbata acido havanta la pli fortan efikon.
Dehidroaskorbata acido, ankaŭ konata kiel dehidroaskorbato, estas membro de la klaso de kunmetaĵoj konataj kiel gama butirolaktonoj. Gama butirolaktonoj estas kunmetaĵoj enhavantaj gaman butirolaktonan derivaĵon, kiu konsistas el alifata kvin-membra ringo kun kvar karbonatomoj, unu oksigenatomo, kaj portas ketongrupon sur la karbono najbara al la oksigenatomo. Dehidroaskorbata acido estas solvebla (en akvo) kaj modere acida kunmetaĵo (surbaze de ĝia pKa).
Dehidroaskorbata acido povas esti trovata en kelkaj manĝaĵoj kiel ekzemple blanka brasiko, fazeolo, meksika grundo-ĉerizo, kaj ordinara pizo, kiu igas dehidroaskorbatan acidon ebla biosigno por la konsumo de tiuj manĝvaroj. Dehidroaskorbata acido povas esti unika Escherichia-coli-metabolito. Dehidroaskorbata acido (DHA) estas oksigenita formo de askorbata acido (C-vitamino). Ĝi estas aktive importita en la endoplasman retikulon de ĉeloj per glukozotransportiloj. Ĝi estiĝas per redukto reen al askorbato fare de glutationo kaj aliaj tioloj. La (libera) kemia radikala semi-hidroaskorbata acido (SDA) ankaŭ apartenas al la grupo de oksigenitaj askorbataj acidoj.
Sintezoj redakti
Sintezo 1 redakti
- Preparado de la dehidroaskorbata acido per oksidado de askorbata acido:
Sintezo 2 redakti
- Preparado de la dehidroaskorbata acido per hidrolizo 2,3-ketogulonata acido: