Apostolo

(Alidirektita el Dekdu apostolo)

La vorto apostolo indikas personon taskigitan rekte de Jesuo Kristo disvastigi la Evangelion. Laŭ la greka deveno απόστολος/apóstolos, ĝi signifas "mesaĝanto". Konkrete oni aplikas la vorton al la kernaj 12 disĉiploj kaj al Paŭlo, kiu ricevis la ordonon en vizio. El ili Judaso defalis kaj mortigis sin, kaj tiel ankaŭ perdis la titolon de apostolo.

Monumento al Jesuo kaj la dek du apostoloj en Israelo.

Nomoj de la 12 apostoloj redakti

Krome oni aplikas la vorton al Matiaso, kiun oni alelektis anstataŭ Judaso, post ties suicido.

Citaĵoj redakti

La dek du apostoloj troviĝas kvar fojojn en la Nova Testamento:

Evangelio laŭ Marko, ĉapitro 3:

14 Kaj li elektis dek du, kiujn ankaŭ li nomis apostoloj, por ke ili estu kun li, kaj por ke li dissendu ilin por prediki, 15 kaj por havi aŭtoritaton elpeli demonojn: 16 kaj Simonon li alnomis Petro; 17 kaj Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, fraton de Jakobo, kaj tiujn li alnomis Boanerges, tio estas, Filoj de tondro; 18 kaj Andreon kaj Filipon kaj Bartolomeon kaj Mateon kaj Tomason, kaj Jakobon, filon de Alfeo, kaj Tadeon, kaj Simonon, la Fervorulon, 19 kaj Judason Iskariotan, kiu ankaŭ perfidis lin.

Evangelio laŭ Mateo, ĉapitro 10:

2 Kaj la nomoj de la dek du apostoloj estas jenaj: la unua, Simon, kiu estis nomata Petro, kaj lia frato Andreo, Jakobo, filo de Zebedeo, kaj lia frato Johano, 3 Filipo kaj Bartolomeo, Tomaso, kaj Mateo, impostisto, Jakobo, filo de Alfeo, kaj Tadeo, 4 Simon, la Fervorulo, kaj Judas Iskariota, kiu ankaŭ perfidis lin.

Evangelio laŭ Luko, ĉapitro 6:

13 Kaj kiam tagiĝis, li alvokis siajn disĉiplojn, kaj elektis el ili dek du, kiujn li ankaŭ nomis apostoloj: 14 Simonon, kiun li ankaŭ nomis Petro, kaj Andreon, lian fraton, kaj Jakobon kaj Johanon kaj Filipon kaj Bartolomeon 15 kaj Mateon kaj Tomason, kaj Jakobon, filon de Alfeo, kaj Simonon, nomatan Fervorulo, 16 kaj Judason de Jakobo, kaj Judason Iskariotan, kiu fariĝis perfidulo.

Agoj de la Apostoloj, ĉapitro 1:

13 Kaj kiam ili envenis, ili supreniris en la supran ĉambron, kie loĝis Petro kaj Johano kaj Jakobo kaj Andreo, Filipo kaj Tomaso, Bartolomeo kaj Mateo, Jakobo, filo de Alfeo, kaj Simon, la Fervorulo, kaj Judas, filo de Jakobo. … 26 … kaj la loto falis por Mattias; kaj li estis alkalkulita al la dek unu apostoloj.

Vidu ankaŭ redakti

  • Ankaŭ la Maniĥeoj havis la rangon "apostolo".

Nuntempaj apostoloj redakti

La Novapostola Eklezio uzas la terminon pli vaste kaj havas ankaŭ nuntempe oficon de apostolo.