Dell Hathaway Hymes (naskiĝis la 7-an de julio 1927 en Portland, Oregon - mortis la 13-an de novembro 2009 en Charlottesville, Virginio[1]) estas sociolingvisto, antropologo kaj folkloristo kies laboro precipe rilatas al la indiĝenaj lingvoj de Ameriko (de la Pacifika nordokcidento). Li instalis la modelon PARLANT/SPEAKING/PAROLANTE. Li estis unu el la unuaj nomantaj la kvaran subkampon de antropologio "lingva antropologio" anstataŭ "antropologia lingvistiko".

Dell Hymes
Persona informo
Naskiĝo 7-an de junio 1927 (1927-06-07)
en Portlando
Morto 13-an de novembro 2009 (2009-11-13) (82-jaraĝa)
en Charlottesville
Mortokialo Alzheimer-malsano
Lingvoj filipinaangla
Ŝtataneco Usono
Alma mater kolegio ReedIndiania Universitato
Okupo
Okupo antropologo • lingvisto • universitata instruisto • sociologo • folkloristo
vdr

La modelo PARLANT redakti

En socilingvistiko, la modelo PARLANT (angle: SPEAKING) estas memorarta modelo (mnemotekniko) disvolvita de Dell Hymes. Temis pri ilo kontribuanta al la identigo kaj specigo de la komponantoj de lingva interago. Tiu ilo estis kreita de Hymes kiu pensis ke por dece paroli lingvon, necesis ne nur majstri la vortoprovizon kaj la gramatikon, sed ankaŭ scii la kuntekston en kiu ĉiu vorto estas uzata. Por ke lia pensaro pli facile ekfunkciigu, Hymes strukturis ĝin konstruante la akronimon S-P-E-A-K-I-N-G (por setting kaj scene, partoprenantoj, ends, acts sequence, key, instrumentalities, norms, & genre, aŭ kiel li mem proponis en la franca, P-A-R-L-A-N-T, por partoprenantoj, agoj, raison aŭ rezulto, loko, agentoj, normoj, tono) en kiu li kolektis la dek ses komponantojn kiujn li identigis en ok sekcioj.

Referencoj redakti

  1. (en) Deceased Fellows, British Academy,