Demetrio la 1-a Poliorketes

Demetrio la 1-a (antikve-greke Δημήτριος; 337–283 BC), nomita PoliorcetesPoliorketes (antikve-greke Πολιορκητής, "la sieĝanto"), filo de Antigono la 1-a Monoftalmo kaj de Stratonice, estis macedonia greka nobelo, militestro, kaj finfine reĝo de Macedonio (294–288 a.K). Li apartenis al la Antigonida dinastio kaj estis la unua membro kiu regis en Macedonio.

Demetrio la 1-a Poliorketes
Persona informo
Δημήτριος ο Πολιορκητής
Naskiĝo
Morto 2-an de januaro 2003 (2003-01-02)
en Apamea
Tombo Demetrias vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Antikva Makedonio vd
Familio
Dinastio Antigonida dinastio vd
Patro Antigono Monoftalmo vd
Patrino Stratonice vd
Gefratoj Philip vd
Edz(in)o Ptolémaïs • Phila • Eurydice of Athens • Deidamia I of Epirus • Lanassa vd
Amkunulo Lamia of Athens • Demo vd
Infanoj Demetrius the Fair • Antigonus II Gonatas • Stratonice of Syria • Demetrius • Aleksandro • Corragus • Phila vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Demetrio la 1-a Poliorketes portretita en monero de tetradraĥmo.

Poliorketes redakti

En la kampanjo de 306 a.K. li venkis super Ptolemeo la 1-a kaj Menelao, frato de Ptolemeo, en la ŝipa Batalo de Salamis en 306 a.K., komplete detruante la ŝipan povon de la Ptolemea Regno.[1] Demetrio konkeris Kipron en 306 a.K., kaj kaptis unu el la filoj de Ptolemeo.[2] Post la venko Antigono prenis sian titolon de reĝo kaj donis la samon al sia filo Demetrio. En 305 a.K., nune portante la titolon de reĝo donita al li de sia patro, li entreprenis puni la Rodosanojn ĉar ili estis dizertinta el lia flanko; lia naiveco en la priskribo de novaj sieĝarmoj en sia malsukcesa klopodo konkeri la ĉefurbon havigis al li la titolon de Poliorketes.[1] Inter liaj kreoj estis ramo 55 m longa, kiu postulis 1000 homojn por funkciigi ĝin; kaj rada sieĝoturo nome "Helepolis" (aŭ "Prenanto de Urboj") kiuj staris 38 m alte kaj 18 m larĝa, peza 360,000 funtojn.

Reĝo de Macedonio redakti

En 294 li establiĝis sur la trono de Macedonio per la murdo de Aleksandro la 5-a, nome filo de Kasandro.[1] Li frontis ribelon de Boeotianoj sed li sekurigis la regionon post kapti Tebon en 291 a.K. Tiun jaron li edziĝis al Lanasa, la iama edzino de Pirho. Sed lia nova situacio kiel reganto de Macedonio estis kontinue minacita de Pirho, kiu profitis avantaĝon el lia foja foresto por amplekse rabadi la sendefendan parton de sia regno (Plutarko, Pirho, 7 if.); finfine, la kombinitaj fortoj de Pirho, Ptolemeo kaj Lisimaĥo, helpite de malkonsentuloj inter siaj propraj subuloj, devigis lin lasi Macedonion en 288 a.K.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Unu aŭ pliaj el la antaŭaj frazoj enhavas tekston el publikaĵo nune en la publika havaĵo: Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Demetrius s.v. Demetrius I". Encyclopædia Britannica. 7 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 982.
  2. Walter M. Ellis, Ptolemy of Egypt, Routledge, London, 1994, p. 15.

Fontoj redakti

Antikvaj fontoj redakti

Modernaj verkoj redakti