Calvados
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kalvadoso |
Calvados (franca elparolo: [kalvados]) estas departemento de la franca regiono Normandio. Ĝi etendiĝas sur 5 548 km2 kaj havis 689 945 loĝantojn en 2013[1].
Calvados | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Normandio |
Numero | 14 |
Prefektejo | Caen |
Subprefektejoj | Bayeux Lisieux Vire Normandie |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 700 633 (2021) |
Areo | 5 548 km² |
Loĝdenso | 126 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 4 |
Kantonoj | 25 |
Komunumaroj | 37 |
Komunumoj | 621 |
Ĝia plej granda urbo estas Caen. Aliaj urboj estas Bayeux, Lisieux, Vire Normandie, Falaise, Hérouville-Saint-Clair. La departemento havas 621 komunumojn.
Geografio
redaktiCalvados estas parto de la regiono Normandio. Ĝi estas lima de la departementoj Eure oriente, Orne sude kaj Manche okcidente. Norde estas la Manika Markolo.
La Pointe du Hoc (franca prononco: [pwɛ̃t dy ɔk]) estas promontoro kun 30 m alta klifo superrigarde al la Manika Markolo sur la nordokcidenta marbordo de Normandio.
Arondismentoj
redaktiLa departemento dividiĝas al kvar arondismentoj:
Historio
redaktiLa departemento estis kreita dum la Franca Revolucio, je la 4-a de marto 1790, per uzado de la leĝo de la 22-a de decembro 1789, el parto de la provinco de Normandio. Oni pensis nomi ĝin Malsupra Orne (Orne-Inférieure), antaŭ ol elekti la nunan nomon.
Legendo rakontas ke la vorto Calvados referas al la nomo de rokoj norde de Arromanches, pro kiuj dronis la ŝipo Salvador (nomo kiu iĝus Calvados per kelkaj lingvaj modifoj). La ŝipo Salvador estis unu el la Hispana Ŝiparo. Sed ŝajnas, pli simple, ke tiu nomo elvenas el la du dorsoj (dorsa en latino signifas kreskejo) kiuj estis kiel limŝtonoj al la ŝipistoj, kaj kiuj ŝajnas senharaj (calva en la latina) rilate al iliaj maldensaj vegetaĵaroj.
Je la 6-a de junio 1944, dum la Dua Mondmilito, alvenis tra la plaĝoj de Calvados anglaj, usonaj, kanadaj, polaj kaj francaj militistoj. Dum la sekvaj monatoj, ili liberigis la nordan parton de Francio.
Turismo
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Insee. Chiffres clés : Département du Calvados (14) (france). Alirita 27-an de aprilo 2014.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Prefektejo de Calvados
- Departementa konsilio de Calvados Arkivigite je 2020-04-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Turismo en Calvados