Derendingen SO
![]() |
- La mallongigo SO en Derendingen SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Derendingen.. |
Derendingen | |
---|---|
Blazono de Derendingen | |
Raiffeisen-Banko en Derendingen | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Wasseramt |
Koordinatoj | 47° 12′ 4″ N 7° 34′ 57″ O / 47.20111 °N, 7.58250 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 12′ 4″ N 7° 34′ 57″ O / 47.20111 °N, 7.58250 °O (mapo) |
Nombro de enloĝantoj | 5938 |
Areo | 5,62 km² |
Alteco | 439 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4552 |
Komunumkodo | 2517 |
Mapo de Derendingen | |
Pri la komunumoRedakti
Derendingen estas komunumo en la distrikto Wasseramt en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 5938 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
GeografioRedakti
Emmen troviĝas proksimume 4 kilometrojn sudoriente de la kantonĉefurbo Soloturno. La komunumo situas en la Svisa Mezlando en la flotebenaĵo oriente de la rivero Emme. Tra la komunumo fluas la rivereto Grüttbach kiu fluas paralele al Emme kaj en la norda najbarkomunumo Luterbach alfluas al Aro.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,62 km², de kiuj 26,7% estas kovritaj de arbaro, 39,1% servas por agrikulturo kaj 14,8% por setlado. [1]
Najbaraj komunumojRedakti
La komunumo limas en nordo al Luterbach, en oriento al Deitingen, Subingen kaj Oekingen, en sudo al Kriegstetten kaj Gerlafingen, kaj en okcidento al Biberist kaj Zuchwil.
TrafikoRedakti
Sur la teritorio de la komunumo Derendingen situas la aŭtoŝosekruco Luterbach de la svisaj aŭtovojoj A1 kaj A5], al kiuj ambaŭ la komunumo havas facilan aliron.
La konekton al la publika trafikreto sekurigas loka aŭtobuslinio al Soloturno.
En la jaro 1964 estis inaŭgurita en Derendingen stacidomo ĉe la fervojlinio de Herzogenbuchsee al Soloturno. En la jaro 1992 la fervojlinio estis fermita. Ĝi estis reaktivita en la jaro 2008 sed nun uzatas por la rapidtrajnoj de Fervojo 2000 kaj ŝarĝtrajnoj, kaj ne haltas regionaj trajnoj en Derendingen.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Derendingen datiĝas el la jaro 1291 kiel Therendingen. En 1294 la komunumo estis denove menciita kiel de Teradingen.
Estis trovitaj en Derendingen restaĵoj el la bronzepoko kaj de romia bieno.
En mezepoko Derendingen apartenis al la Grafoj de Buchegg. La posedaĵo transiris en la jaro 1347 al la Monaĥejo Sankt-Ursen. Ek de la 15-a jarcento la urbo Soloturno posedis la malaltan jurisdikcion super Derendingen, kaj atribuis la komunumon al la voktejo Kriegstetten. La supera jurisdikcio restis ĝis la Helveta Revolucio ĉe Berno. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 gix 1803 la komunumo apartenis al la distrikto Biberist. En la jaro 1803 ĝi estis atribuita al la distrikto Kriegstetten, kiu estis alinomita en la jaro 1981 al distrikto Wasseramt.
Vidu ankaŭRedakti
- Aliaj lokoj kun la nomo Derendingen
Notoj kaj referencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Derendingen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)