Dezső Angyal [deĵO andjal], laŭ hungarlingve kutima nomordo Angyal Dezső estis hungara agronomo, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis sikabonyi [ŝikabonji], liaj pseŭdonimoj estis Sikabonyi kaj Alföldi.

Dezső Angyal
Dezső Angyal en 1932
Dezső Angyal en 1932
Persona informo
Naskiĝo la  30-an de aŭgusto 1852(nun 1852-08-30)
en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto 7-an de januaro 1936 (1936-01-07)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĝardenisto
vdr
Dezső Angyal en 1905

Dezső Angyal[1] naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1852 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 7-an de januaro 1936 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Dezső Angyal finis lernejon por vitistoj kaj ĝardenistoj en 1869, poste li laboris en bieno de Petar Pejačević. En la sekvanta jaro li revenis al la lernejo, kie li estis helpanto de Ferenc Entz, pli poste de aliaj. Inter 1883-1887 li estis plenrajta instruisto, poste li instruis en similaj lernejoj. Inter 1897 kaj 1919 li instruis en agronomia altlernejo, eĉ li estis rektoro (altlernejestro), poste li pensiuliĝis. En tiu periodo li establis lernejan bienon kaj arboreton. Li iĝis reĝa konsilisto en 1905, tutlanda ĝardenista inspektoro en 1913, ekonomia ĉefkonsilisto en 1922.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Angyal Dezső kertészeti munkái. I–IV. kötet. (kompilaĵo, 1925–1926)
  • Székesfővárosunk – Budapest – utcáinak és tereinek fásításáról (1932)

Fontoj redakti

Referencoj redakti