Dhurata Dora, ŝia vera nomo estas Dhurata Murturi, (naskiĝinta la 2-an de decembro 1992 en Nurenbergo, Germanio) estas albandevena kantistino kaj kantaŭtoro, loĝanta en Kosovo.

Dhurata Dora
Persona informo
Naskonomo Dhurata Murturi
Naskiĝo 24-an de decembro 1992 (1992-12-24) (31-jaraĝa)
en Nurenbergo
Lingvoj albanagermana
Ŝtataneco GermanioKosovo
Okupo
Okupo kantaŭtoro
vdr

Ŝia populareco superas la limojn de Albanio kaj de Kosovo. En 2014, ŝi kunlaboris kun la albana regeokantisto Young Zerka kaj publikigis la kanton "Roll" kiu iĝis unu el la plej grandj sukcesoj de Dora.

Tamen plej populara iĝis la kanto Zemër (Koro, 2019) kiun ŝi kantas kun la franco-alĝeria artisto Soolking (ar: عبد الرؤوف درّاجي‎)[1] kiu integrigas regeon, soulon, hiphopon, repon kaj alĝerian raï en sia muziko.

Muzikvideo Zemër redakti

La kanto Zemër estis tute verkita fare de ambaŭ artistoj mem kune kun kosova-albana muzikproduktisto Big Bang kiu estis ankaŭ dungita por la produktadprocezo de la kanto. La kanto estis en 2019 la plej populara kaj plej spektita jutuba muzikfilmeto en Svislando[2]

La Zemër-klipo superis 360 milionojn da vidoj en la YouTube-platformo en decembro 2019 kaj estas la kvina plej vidita video en youtube en 2019. Tiu muzikvideo (klipo) estis registrita en la hotelo Amadeus Palace en la albana ĉefurbo Tirano,

Furorlistoj redakti

Diagramo (2019) pinta

pozicio

Albanio (La Ĉefa Listo) 1
Francio (SNEP) 21
Belgio (Ultratop Flandrio) 6
Svislando (Swiss Hit Parade) 13
Svislando (iTunes Charts) 22
Svislando (Spotify Furorlisto) 14

Referencoj redakti

  1. (sq) "Dhurata Dora me tupana në skenën e Alba Festivalo, "çmend" publikun"[rompita ligilo], gazetaexpress.com, la 2-an de julio 2019
  2. (de) "Das sind die beliebtesten Youtube-Videos in der Schweiz". blick.ch, Blick.ch., la 9-an de decembro 2019.

Eksteraj ligiloj redakti