Dick MARTY (naskiĝis la 7-an de januaro 1945 en Sorengo, kantono Tiĉino, Svislando kaj mortis la 28-an de decembro 2023) estis svisa politikisto kaj juristo. Li reprezentas la liberalan partion Radikal-Demokrata Partio de Svislando, germane mallongigata FDP, unu el la kvar partioj de la granda registara koalicio de Svislando.

Dick Marty
Persona informo
Dick Marty
Naskiĝo 7-an de januaro 1945 (1945-01-07)
en Sorengo
Morto 28-an de decembro 2023 (2023-12-28) (78-jaraĝa)
en Fescoggia
Lingvoj germanaitalafranca vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Neŭŝatelo vd
Partio Radikal-Demokrata Partio de Svislando • Libera Demokratia Partio de Svislando vd
Profesio
Okupo politikistoadvokatojuristoakuzisto vd
Laborkampo homaj rajtojkrima organizaĵo vd
Aktiva en Berno vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dick Marty estis ŝtata advokato de la kantono Tiĉino kaj ekde la jaro 1995 reprezentas la kantonon en la Konsilio de la Kantonoj. Krome li estas deputito de la Konsilio de Eŭropo kaj de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo kaj ties komisiono pri Homaj rajtoj. La politikisto estas civitano de la urboj Lugano en Tiĉino kaj de Guttet-Feschel en Valezo.