Didier Migaud
Didier Migaud, naskiĝinta la 6-an de junio 1952 en Saint-Symphorien (Indre-et-Loire), estas franca politikisto, eksa membro de la Socialisma Partio (PS). Eksa prezidanto de la komisiono pri financoj, ĝenerala ekonomio kaj buĝeta kontrolo de la Nacia Asembleo, li estis nomumita ĉefprezidanto de la Revizora Kortumo la 23-an de februaro 2010, fare de la prezidanto de la Respubliko Nicolas Sarkozy.
Biografio redakti
Diplomita de la Instituto pri Politikaj Studoj de Liono kaj titolulo de diplomo pri fakaj superaj studoj (DESS) pri publika juro, li estis konstante elektita deputito de la 4-a distrikto de Isère (sude de Grenoble kaj Oisans) ekde la deputitaj balotoj de 1988.
Didier Migaud estis la plej aktiva deputito de la Nacia Asembleo laŭ la klasado farita de Vincent Nouzille sur sia blogo[1].
2007 - 2010 redakti
Li fariĝis prezidanto de la komisiono pri financoj, ĝenerala ekonomio kaj buĝeta kontrolo.
La 8-an de februaro 2010, Didier Migaud rivelis ekziston de fiska niĉo je pli ol 20 miliardoj da eŭroj konsentita al la grandaj entreprenoj[2].
Ĉefprezidanto de la Revizora Kortumo redakti
La 23-an de februaro 2010, la prezidanto de la Respubliko Nicolas Sarkozy nomumis lin ĉefprezidanto de la Revizora Kortumo, anstataŭ Philippe Séguin, mortinta antaŭ kelkaj semajnoj[3].
Komence de 2013, li opinias ke pro la grandeco de la deprenoj, la registaro estrata de Jean-Marc Ayrault ne povas pli kreskigi impostadon kaj devas redukti la ŝtatajn elspezojn. « Francio devos, en la venontaj jaroj, akcepti senantaŭan bremson de la publika elpezo ». Li aparte denuncis la kreskon de la elspezoj de lokaj kolektivumoj[4].
Distingoj redakti
Komandoro de la Honora Legio[5].
Oficoj kaj mandatoj redakti
- Politika ofico
- 6-a de decembro 2008 - februaro 2010 : Konsilisto pri financoj kaj impostado de la ĉefsekretario de la Socialisma Partio, Martine Aubry
- Parlamentaj mandatoj
- 12-a de junio 1988 - 1-a de aprilo 1993 : Deputito de la 4-a distrikto de Isère, reelektita en 1993, 1997, 2002 kaj 2007 ĝis la 1-a de marto 2010
- Aliaj oficoj
- 28-a de junio 2007 - 24-a de februaro 2010 : Prezidanto de la komisiono pri financoj de la Nacia Asembleo
- de almenaŭ decembro 2009 : Membro de la Rondo de Industrio
- de la 23-a de februaro 2010 : Ĉefprezidanto de la franca Revizora Kortumo
Notoj kaj referencoj redakti
- ↑ Blog Les Infos.. Arkivita el la originalo je 2009-04-21. Alirita 2014-05-26.
- ↑ Bercy donacis 20 miliardojn al la entreprenoj de CAC40 kontraŭ nenio. Arkivita el la originalo je 2010-04-30. Alirita 2014-05-26.
- ↑ « Revizora Kortumo : Migaud sukcedas al Séguin », gazeto Le Figaro, la 23-an de februaro 2010.
- ↑ La Revizora Kortumo instigas la ŝtaton al redukto de elspezoj, Cécile Crouzel, interretejo Le Figaro.fr, la 11-an de januaro 2013
- ↑ Dekreto de la 31-a de decembro 2010 pri nomumo
Vidu ankaŭ redakti
Vidu ankaŭ redakti
- Kantono Fontaine-Seyssinet
- Aglomera komunumo Grenoble Alpes Métropole
- Departementa Konsilio de Isère
- Regiona Konsilio de Rhône-Alpes
- Listo de deputitoj de Isère
- Ĉefprezidanto de la franca Revizora Kortumo
- 4-a deputita distrikto de Isère
- Seyssins
Eksteraj ligiloj redakti
- france Lia slipo sur la interretejo de la Revizora Kortumo Arkivigite je 2014-05-27 per la retarkivo Wayback Machine
- france Lia slipo sur la interretejo de la Nacia Asembleo Arkivigite je 2014-05-28 per la retarkivo Wayback Machine
- france « Iu prezidanto nomita Didier Migaud » sur la interretejo de gazeto Figaro