Dieter Graumann (prononco [DI:ta GRAŬman], hebree יוסף שוסטר, n. la 20-an de aŭgusto 1950 en Ramat Gan estas advokato kaj ekonomikisto israela/germana. De la 28-a de novembro 2010 ĝis la 30-a de novembro 2014, li estis prezidanto de la Centra konsilio de la judoj en Germanio kaj estis vicprezidanto de la Monda Juda Kongreso ekde la 6-a de majo 2013.[1] Li sukcedis Charlotte Knobloch en ambaŭ postenoj.

Dieter Graumann
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1950 (1950-08-20) (73-jaraĝa)
en Ramat Gan
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo juristo
vdr

Vivo redakti

David Graumann estis naskita en 1950 en Ramat Gan, Israelo, la filo de transvivantoj de la holokaŭsto. Liaj gepatroj renkontiĝis en koncentrejo en Zeilsheim, kvartalo de Frankfurto ĉe Majno, Germanio. Liaj gepatroj reenmigris de Israelo al Germanio kun li kiam li estis nur unujara, ekloĝante en Frankfurto ĉe Majno. Baldaŭ post ilia translokiĝo, la gepatroj ŝanĝis lian personan nomon de David al Dieter, provo kaŝi lian judan identecon en postmilita Germanio.[2]

Post kompletigo de sia abituro, Graumann studis ekonomikon ĉe la universitato de Frankfurto kaj juron ĉe King's College London, kompletigante sian doktoran tezon pri la Eŭropa Ekonomia Komunumo en 1979. Post sia diplomiĝo, li laboris ĉe la Deutsche Bundesbank dum du jaroj, ankaŭ funkciante kiel Prezidanto de la sporta klubo Makkabi Frankfurto, organizo de kiu li nun estas honora prezidanto.

Antaŭ lia prezidanteco de la Centra Konsilio de Judoj en Germanio, la laboro de Graumann koncentriĝis pri lia privata praktikejo de investa administrado, kune kun partopreno en diversaj germanaj judaj organizoj en lia hejmurbo Frankfurto.

En 2009, Graumann sciigis sian kandidatecon por la prezidanteco de la Centra Konsilio de Judoj en Germanio, pozicio kiun li gajnis. Li estis la unua prezidanto de la konsilio kiu ne persone travivis la holokaŭston.[3]

Prezidanteco de la Centra Konsilio de Judoj en Germanio redakti

Dum la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 en Pollando kaj Ukrainio, Graumann petegis la germanan nacian teamon de futbalo viziti koncentrejo AuschwitzBabin Jar. La germana teamo ja vizitis Auschwitz, tamen Graumann kritikis ke nur tri sportistoj, el ili du kun familiaj radikoj en Pollando, plus trejnisto kaj du manaĝeroj, konsistigis la malgrandan ses-personan delegacion, dum ekzemple la angla nacia teamo de futbalo kun ĉiuj 23 sportistoj plus trejnisto kaj manaĝeroj vizitis koncentrejon. Same en 2012, Graumann forte kritikis la decidon de Kolonja tribunalo etikedi cirkumcidon kiel genitala kripligo, etikedante la decidon religie nesentema kaj "malvarma". Kaj aldone en 2012, Graumann publikigis libron, Nachgeboren – Vorbelastet? Die Zukunft des Judentums in Deutschland ("Postnaskitaj - ĉu antaŭŝarĝitaj? La estonteco de judismo en Germanio"), koncerne judan vivon en Germanio, specife analizante kion li vidis kiel novaj minacoj al germana judismo de maldekstremaj kontraŭcionistoj kaj islamistoj.[4]

En 2013, Graumann peze kritikis la oficialan respondon al kontraŭjudisma atako de junulo al rabeno de Offenbach en butikcentro.

La 31-an de oktobro 2014, Graumann sciigis ke li ne servos alian oficperiodon kiel prezidanto de la Centra Konsilio.

Fonto redakti

  • Baza teksto de la angla artikolo je la stato de la 16-a de novembro 2023, kun adaptoj baze de la cititaj fontoj

Referencoj kaj notoj redakti

  1. Dieter Graumann neuer Vizepräsident des World Jewish Congress, "Dieter Graumann nova vicprezidanto de la Monda Juda Kongreso", en la retejo zentralratdjuden.de (germane)
  2. D. Graumann poste rakontis en intervjuoj, ekzemple tiu citita ĉi tie el la gazeto Der Tagesspiegel, ke kiam li ekiris al la lernejo 6-jara, liaj gepatroj memorigis al li nepre nenie diri ke li estus filo de judoj. Tuj en la unua leciono la instruisto tamen demandis ĉiujn infanojn en la klaso pri kredaj konfesioj, li post momenteto da pripenso diris "judo", kaj en la lernejo neniam havis ajnan problemon pro tiu memfido. Fakte, en nuna Germanio, la persona nomo David same kiel ekzemple Samuel, Jeremias aŭ Levi/Levin estas tute normalaj kaj kutimaj nomoj de nejudaj germanaj knaboj.
  3. artikolo Jüdischer Zentralrat: Dieter Graumann tritt Knoblochs Nachfolge an ("Juda Centra Konsilio: Dieter Graumann sukcedas Knobloch"), de la 29-a de novembro 2010, adaptita la 9-an de septembro 2015, en la magazino Focus (germane)
  4. raportaĵo "Keine Fixierung auf den Holocaust" ("Neniu fiksado pri la holokaŭsto") de la 26-a de oktobro 2012 en la nacia radio-kanalo Deutschlandfunk (germane)

Eksteraj ligiloj redakti