Dina Thanthi

taggazeto de Ĉenajo, Barato

Dina Thanthi (tamile தினத்தந்தி, trad. ĉiutaga letero) estas tamila taggazeto. Ĝin fondis S. P. Aditanar en Maduraj en 1942. Dina Thanthi estas la plej granda tagĵurnalo de Barato presata en la tamila, kaj la naŭa plej granda inter ĉiuj tagĵurnaloj en Barato laŭ eldonkvanto. Ĝi estas presata en 16 urboj trans Barato kaj ankaŭ ekzistas internacia eldono en Dubajurbo.

Dina Thanthi
periodaĵo • gazeto
Formato Grandgazeto

Lando  Barato
Urbo Ĉenajo, Tamilnado
Posedanto Tanti Trust
Establodato 1-a de novembro 1942
Fondinto(j) S. P. Adithanar vd
Politiko/
Ideologio

Socialismo kaj liberala konservativismo

Eldonkvanto po 1 714 743 ĉiutage[1] (januaro‒junio 2016)

Retejo www.dailythanthi.com
vdr

Historio redakti

Dina Thanthi estis starigita en Maduraj en 1942 de S. P. Aditanar.[2]

Cirkulado redakti

Ĉi tiu ĉiutaga ĵurnalo estas eldonata de 16 urboj de Barato, t.e., Bengaluro, Ĉenajo, Mumbajo, Puduĉeri, Koimbatore, Kaddalor, Dindigul, Erode, Maduraj, Nagerkoil, Salem, Tanĝavur, Tiruĉirapali, Tirunelveli, Tirupur, kaj Velor. Dum la dua duono de 2015, la ĵurnalo cirkulis en 1 714 743 kopioj.

Internacia eldono estas presata en Dubajurbo, Arabaj Emirlandoj por la merkato de okcidenta Azio.[3]

Eldonkvanto laŭ eldonoj redakti

Eldono Mezumo
Ĉenajo 498 188
Maduraj 127 182
Koimbatore 123 910
Velor 67 981
Tiruĉirapali 102 751
Tirunelveli 132 083
Salem 125 528
Kaddalor 68 811
Bengaluro 62 040
Pondiĉero 30 536
Erode 57 552
Nagerkoil 108 571
Tanĝavur 94 754
Dindigul 52 290
Tiruppur 43 119
Mumbajo 19 447

Suplementoj redakti

Jen la diversaj suplementoj eldonataj kune kun Dina Thanthi:

Tago Suplementoj
Ĉiutage DT Next, nur por la eldono de Ĉenajo, angla versio (ekde 1.11.2015)
Dimanĉe Devadai
Marde Aruldharum Anmeegam
Merkrede Plus 2, modelo pri demandoj de SSLC (aŭguste—februare)
Sabate Muthucharam, Ilaignar Malar, Mugavari (novaĵoj pri loĝejoj kaj konstruaj teĥnologioj)

Ankaŭ ekzistas speciala suplemento kaj programoj por helpi studantojn prepari por ekzamenoj.[4]

Referencoj redakti

  1. Submission of circulation figures for the audit period July - December 2015 (angle). Audit Bureau of Circulations. Alirita 5-a de januaro 2016.
  2. About us, Daily Thanthi (angle). Daily Thanthi. Alirita 25-a de julio 2015.
  3. Staff Reporter Leading Tamil newspaper now available in UAE (angle).
  4. "Daily Thanthi's career awareness program "Vetri Nichayam"", livechennai.in. Kontrolita 25-a de julio 2015. (angle)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti