Ding Liren
ĉina ŝakisto
Ding LIREN (ĉine 丁立人 naskiĝis la 24-an de oktobro 1992 ) estas ĉina ŝaka grandmajstro. Li ricevis la grandmajstran titolon en 2009.[1]
Ding Liren | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de oktobro 1992 (30-jaraĝa) en Venĝou, ![]() |
Ŝtataneco | Ĉina Popola Respubliko |
Alma mater | Pekina Universitato • Peking University Law School • Zhejiang Wenzhou High School • Chant Garden Elementary School |
Okupo | |
Okupo | ŝakisto |
Mondĉampiono ekde 2023 jaro.
Liren estas trifoja ĉina ĉampiono (2009, 2011, 2012) kaj dufoje reprezentis Ĉinion ĉe ŝakolimpikoj en kiuj li gajnis oran teaman medalon kaj bronzan individuan medalon en 2014. Li ankaŭ gajnis oran teaman medalon kaj individuan arĝentan medalon ĉe la Monda Teama Ĉampionumo en 2015.
En aŭgusto 2015 li iĝis la dua ĉina ludanto post Wang Yue, kiu aperis en la supraj 10 plej bonaj ludantoj de la mondo ĉe la FIDE rangolistoj.
Referencoj Redakti
- ↑ FIDE Title Applications (GM, IM, VGM, VIM, IA, FA, IO) (angle). Alirita 2020-10-13.
Eksteraj ligiloj Redakti
- Ding Liren profilo kaj Elo-nombro ĉe la FIDE
- Ding Liren ŝakludoj ĉe 365Chess.com