Diskuto:Antikva Egiptio

Leginda diskuto redakti

Proponita de Petro@diskkont 14:54, 25. Okt 2007 (UTC)

  • Por
  1.   Por: Thomas Guibal 09:14, 28. Okt 2007 (UTC)
  2.   Por: Yekrats 15:22, 5. Nov 2007 (UTC)
  3.   Por: Marcos 09:32, 9. Nov 2007 (UTC)
  • Detenas
  • Kontraŭ
  • Komentoj

Interesa temo, kaj sendube teksto leginda, sed ankoraŭ multaj ruĝaj ligiloj. Laŭ mia gusto ankoraŭ indus plulabori pri la temaro, antaŭ ol deklari la tekston "artikolo de la semajno". Aŭ ĉu la publika atento de "artikolo de la semajno" pli atentigus pri la multaj ankoraŭ ne verkitaj tekstoj de la temaro??? ThomasPusch (diskuto) 09:38, 5 Nov. 2012 (UTC)

Demando daŭre same aktuala... ThomasPusch (diskuto) 22:24, 21 Maj. 2014 (UTC)

Leginda artikolo kaj estas nur unu fonto? --Ochilov (diskuto) 12:48, 20 Okt. 2015 (UTC)

Saluton, @Ochilov:. Ankaŭ mi kelkfoje miras pri tiaj "legindaj" artikoloj. Sed intertempe foje okazis striktigo de la reguloj por legindeco, sed ankaŭ por elstaraj artikoloj. Bedaŭrinde la artikoloj, kiuj subite ne plu plenumas la kondiĉojn, ne aŭtomate perdis la statuson. Do, oni devas peti tion sur Vikipedio:Ne plu legindaj artikoloj. Ĉe ĉi tiu artikolo mi subtenus tian peton. --Tlustulimu (diskuto) 12:57, 20 Okt. 2015 (UTC)
Saluton, @Tlustulimu:, mi komencis diskuton. --Ochilov (diskuto) 13:07, 20 Okt. 2015 (UTC)
Aŭ eblas interkonsenti amasan / tujan forigon de statuso de maltaŭgaj artikoloj, vidu Vikipedia diskuto:Ne plu legindaj artikoloj#Tuja forigo de la statuso. --KuboF (diskuto) 14:46, 20 Okt. 2015 (UTC)

@Pino~eowiki: Rilate al Special:Diff/5803287: Jes, tio ĝenas kaj estas nekutima. Kial? Simple ĉar diskutpaĝoj ne devas enhavi referencojn. Aŭ ĉu vi volas, ke homoj aldonadu referencojn al diskuto?  . Kaj grave, la ŝablono aldonis la diskutpaĝon al la kategorioj Kategorio:Senfontaj legindaj artikoloj, Kategorio:Senfontaj artikoloj ekde novembro 2012 kaj Kategorio:Senfontaj artikoloj pri nekonata temo, kio estas kategorioj por artikoloj, ne por diskutpaĝoj. Amike. --KuboF (diskuto) 13:27, 29 Nov. 2015 (UTC)

@KuboF: Kompreneble sed diskutpaĝo estas ĉiam ligita kun la artikolo, do ne estas vere problemo kun kategorioj kaj kontribuantoj ne estas stultaj kaj komprenas, ke la referencoj mankas en la artikolo, do nenio malpermesas elekti la pli oportuna loko. --pino (diskuto) 13:47, 29 Nov. 2015 (UTC)
@Pino~eowiki: Mi diskutpaĝon konsideras tre maloportuna loko. Precipe, homoj (kaj legantoj kaj redaktantoj) ne vidas la averton kaj do:
  1. ne tuj kaptas, ke la artikolo havas mankojn, pri kiuj ili prefere atentu kaj laŭe kritike konsideru ties enhavon,
  2. ne estas instigataj korekti la mankojn,
  3. facile kaptas la senton, ke nia Vikipedio konsideras tiajn artikolojn "kutimaj" (komprenu: taŭgaj).
Pro tio mi preferas uzadi tiajn avertoŝablonojn en bone videbla loko. --KuboF (diskuto) 13:57, 29 Nov. 2015 (UTC)
Ne konsentite, ŝablono ofte fuŝas la artikolojn sen vera utilo kaj diskutpaĝo estas bona loko por labori en bona etoso. --pino (diskuto) 17:05, 29 Nov. 2015 (UTC)
(konflikta edito) Vi povas plibonigi la artikolon, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj.
Komento: La artikolo estas ne plu leginda artikolo sed aldoni fontojn estus bone. --pino (diskuto) 13:33, 29 Nov. 2015 (UTC)9
Jes, ĝuste! --KuboF (diskuto) 13:57, 29 Nov. 2015 (UTC)

Egiptiaj dioj aŭ Egiptaj dioj redakti

Elektu ni la bonan adjektivon pri Egiptiaj dioj aŭ Egiptaj dioj!--DidCORN la 23-a de januaro 2016, 9:00 (UTC)

Ne konfuzu Hapi (filo de Horuso) kaj Hapi (dio de Nilo) redakti

Plie en la listo, mankas kelkaj gravaj dioj; aparte estas du dioj kun sama nomo Hapi (filo de Horuso) kaj Hapi (dio de Nilo), ŝajnas ke estas konfuzaĵo inter la du en la artikoloj, kiuj priskribas la dion Hapi.--DidCORN la 23-a de januaro 2016, 9:15 (UTC)

Finaĵo de la nomoj de egiptaj diinoj redakti

Elektu ni kiel estu la finaĵo de diiono-nomoj: -a, -o aŭ neniu! Ĉu Izis-a, Izis-o? Ĉu Seĥmet-o, Seĥmet-a? Ĉu Mut, Mut-a, Mut-o? ktp. Tia elekto plibonigus la kvaliton de nia esperanta Vikipedio--DidCORN la 23-a de januaro 2016, 9:25 (UTC)

Reiri al la paĝo "Antikva Egiptio".