Ĉu oni kutime metas ligilon al la landa Esperanto-asocio en la artikolo pri la lando mem?

Vikipediisto:Sumthingweird 31/10/2005 1:15 UTC

Plibonigo de la artikolo. redakti

Saluton, mi estas la vikipediisto Emmanuelmaggiori. Mi estas el Tandil, Argentino. Mi rigardis la artikolon pri argentino kaj mi kredas ke ĝi povus esti multe pli bona... La artikolon pri mia argentina urbo estas pli granda ol tiu pri mia lando. Uzante la italian artikolon pri Argentino, mi kredas ke ĝi estas bona, mi faros esperantan tradukon. Mi jam tradukis la unua parto, kaj mankas ekde "Historio". Mi ŝatus ke vi helpu min traduki ĝin el iu ajn lingvo por plibonigi ĝin, kaj korekti miajn erarojn. Mi estas nova esperantisto!

Pri lingvoj de Argentino kaj Esperanto en Argentino redakti

Nun el la artikolo oni komprenus, ke Argentino estas hispanlingva lando. Tamen estas evidente, ke la hispana lingvo estas nur unu el la lingvoj de Argentino. Krome, ĝi, verŝajne estas ĉiame altrudata al ĉiuj kiel ŝtata "lingvo de interetna komunikado", kaj ĉiuj aliaj lingvoj estas minoritataj: la maparo de UNESCO montras pli ol dek endanĝerajn lingvojn en Argentino. Pri tio bezonatas aparta artikolo, kaj la ĝenerala (vera) situacio devas esti priskribita en la artikolo pri la ŝtato. Nun en sekcio "Lingvo" temas nur pri la hispana lingvo (lingvo de militokupantoj el Eŭropo) kaj preskaŭ mankas informo pri lingvoj de la etnoj, por kiuj Argentino estas ĉefa regiono. Krome, se ekzistas literaturo en la lokaj lingvoj de Argentino, ĝi estu en sekcio "Literaturo".

Simile mankas gravega informo pri Esperanto en Argentino. En la tutmonda Esperanto-komunumo estas populara la ideo, bazata sur ideologio de L. Zamenhof, ke Esperanto estas helpilo por atingi lingvan egalecon en la mondo (ekz., Manifesto de Prago, punkto 5). Se en Argentino la hispana lingvo strebas fariĝi "internacia lingvo" de la regiono, do, eble, ekzistas esperantistoj, kiuj malaprobas tion; ĉi tiu informo devas esti en la artikolo. Se la esperantistaro konsistas el oficialaj Esperanto-asocioj kiel UEA kaj similaj, oni aldonu al la artikolo rektan deklaron: nuntempe Esperanto en Argentino neniel povas kontribui al egalaj lingvaj rajtoj, konsistas nur el LA de UEA kaj kontrolataj de ĝi grupetoj. Se, male, la esperantistoj reale strebas, ke internacia lingvo estu Esperanto, sed ne hispana, pri tio bezonatas aparta artikolo. --Dima41 (diskuto) 19:32, 1 Jun. 2014 (UTC)

Se oni konsideras, ke tio kaj tio mankas en la artikolo, oni povas rekte meti ĝin. Tamen mi ne vidas, ke necesas tiaj klarigoj. La proponitaj temoj estas nur hipotezoj: " se estas tio....".--Seminario (diskuto) 07:40, 10 Jun. 2014 (UTC)
Mi konsentas kun Seminario, ke landa artikolo kolektu faktojn, kaj rezignu pri hipotezoj kaj ankaŭ pri ĉia persona polemiko. Tamen ja ĝustas, ke dezirindus pli da informoj pri indiĝenaj etnoj en Argentino kaj pri iliaj lingvoj. Mi hieraŭ kreis la kategorion indianaj etnoj en Argentino (kiu samforme jam ekzistis pri aliaj landoj, sed ne pri tiu-ĉi), kaj metis tien la malmultajn artikolojn kiuj jam estas pri la temo. Kategorio indianaj lingvoj de Argentino ĝis nun ankoraŭ mankis, kaj plie mankas unuopaj temaj artikoloj. Se estas pli da tiaj tekstoj, pli facilas neŭtrale, en favoro al lingva plurismo, referenci al la temoj. ThomasPusch (diskuto) 11:11, 10 Jun. 2014 (UTC)
Iom problemas ke en aliaj vikipediaj lingvoj ne estas apartaj kategorioj de formo "kategorio:Indianaj lingvoj de ...", sed en la e-lingva branĉo jam ekzistas tiaj kategorioj pri Meksiko, Brazilo, Usono kaj Kanado, do tute permeseblas (kaj sencas) aldoni pliajn, por kolekti ilin ne nur laŭ landoj, sed ankaŭ en superkategorio "Indianaj lingvoj laŭ landoj". Same dezirindas en la etna kategorio referenci al la lingva kaj inverse. Mi nun ankoraŭ havas 20 minutojn da tagmeza paŭzo, ĝis daŭriĝas mia profesia laboro, kaj en tiuj minutoj provos kiom da el tio mi jam povos realigi... ThomasPusch (diskuto) 11:16, 10 Jun. 2014 (UTC)
Sub kiuj titoloj troveblas alilingvaj (vikipediaj aŭ ekstervikipediaj) informoj pri la artikole postulata indiana etno kaivaoj? En artikoloj kiel Indígenas de Argentina (mi rigardis en diverslingvaj eldonoj) mi trovis nenian etnon kies nomo laŭ mi tiel esperantigeblus. Ĉu mi preterrigardis ion, aŭ ĉu la postulo pri etno kaivaoj estas inventaĵo kaj ne referencebla? ThomasPusch (diskuto) 21:53, 17 Jun. 2014 (UTC)

Dufoje "bazaj informoj" redakti

Mi pensas ke la antikva listo "bazaj informoj" en la teksto eniru la samnoman ĉapitron "bazaj informoj" en la pli nova informkesto, sed nun ne havas la tempon mem realigi tion... Se informoj el la antaŭa listo nepre ne taŭgas por la informkesto, pli bonas frazigi ilin kaj vere integrigi ilin en la tekston, ol havi du samtemajn ne-tekstajn listojn en la sama paĝo. ThomasPusch (diskuto) 12:15, 10 Jun. 2014 (UTC)

Elstara redakti

La artikolo en junio 2014 elektiĝis elstara. --ThomasPusch (diskuto) 19:20, 10 Jul. 2014 (UTC)

Reiri al la paĝo "Argentino".