Diskuto:Baden-Virtembergo

Latest comment: antaŭ 1 monato by Sj1mor in topic Informkesto

Ĉu ekzistas grava kialo devii de la PIV-a nomo Badenio-Vurtembergo? PIV ja donas "Virtembergo" kiel alternativon al "Vurtembergo"; sed "Badeno" klare estas io alia ol "Badenio". Ekzistas nun jenaj ligiloj:

  • 15 al "Badenio-Vurtembergo"
  • 17 al "Badeno-Vurtembergo"
  • 6 al "Virtembergo"
  • 21 al "Baden-Virtembergo"
  • 5 al "Baden-Württemberg"

Umberto 21:30, 25. Maj 2006 (UTC)

Jes, ekzistas grava kialo, nome ke la anoj de Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo preskaŭ senescepte ne ŝatas la PIV-an nomon. Mi mem lernis Esperanton en Baden-Virtembergo, kaj neniam aŭdis la pezan esprimon "Badenio-Vurtembergo" el la buŝo de tieaj esperantistoj. -- Ulrich Matthias 20:30, 23. Okt 2006 (UTC)

Landkreis: ĉu "subdistrikto" aŭ "distrikto"? redakti

Nur en 5 el la 16 federaciaj landoj de Germanio (Baden-Virtembergo, Bavario, Hesio, Nordrejn-Vestfalio kaj Saksio) ekzistas "Bezirke", en la aliaj 11 ne: la sola administra unuo en la plejmulto de Germanio do inter "komunumo" respektive "urbo" kaj la "federacia lando" estas la "Landkreis" respektive "kreisfreie Stadt".

En Esperanto oni interkonsentis nomi la vorton "Landkreis" per 'subdistrikto', sendepende ĉu ekzistas distrikto "super" tiu subdistrikto, kaj sendepende de tio, ke la subdistrikto multe pli konatas ol la distrikto, ĉar ekzemple ĝi videblas sur ĉiu aŭtokoda ŝildo ... Supozeble estus saĝe interkonsenti, ke la "Landkreis" simple nomiĝu distrikto kaj la "Bezirk", en tiuj teritorioj kie ĝi ekzistas, distriktaro.

Ĉu???

ThomasPusch 18:47, 26. Jan 2007 (UTC)

PS:

Mi kompreneble ne volas dikti ion, sed diskutigi la temon, kaj proponas kunigi diskuton pri la temo sur la paĝo diskuto:Distrikto (Germanio).

Informkesto redakti

Finfine aperas. Espereble la tuta tabulo povus eniri en la informkeston. Gratulojn kaj bonŝancon.

Gravas la unuformeco, ĉu ne? Sj1mor (diskuto) 21:10, 25 mar. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Baden-Virtembergo".