Diskuto:Farĉitaj foliaj rulaĵoj

(Alidirektita el Diskuto:Farĉitaj rumeksfolioj)
Latest comment: antaŭ 5 monatoj by ThomasPusch

Karaj,

La titolo de la artikolo nun estas "Farĉitaj rumeksfolioj". Tio havas plurajn problemojn.

Unuflanke, la vorto "rumekso" estas tro vasta: temas pri genro, kiu enhavas ĉ. 200 speciojn, inter kiuj multaj, verŝajne, estas nemanĝeblaj.

Aliflanke, la grupo de pladoj kaj manĝo-receptoj priskribataj en la artikolo inkluzivas tiajn, kiuj tute neniel rilatas al farĉado de rumekso-folioj, sed fakte uzas brasiko- aŭ vit-foliojn. Do, fakte temas pri grupo de manĝaĵoj pli ĝenerala ol dolmo kaj Brasika rulaĵo (kaj eventuale inkluzivas eĉ farĉitajn kapsikojn)...

Aŭ ĉu temas nur pri la grupo de manĝoj, faritaj per kuirado de farĉitaj folioj de okzalo (kaj eventuale ankaŭ aliaj specioj de rumekso. Kiuj?), foliaj tipoj de brasiko aŭ manĝeblaj vit-folioj?

Kio do estu prudenta maniero iel koherigi la artikolon? Amike, -Filozofo (diskuto) 20:14, 14 maj. 2022 (UTC)Reply

Saluton, Filozofo. Tre verŝajne temas pri tre maltaŭga esperantigo de hebree סרמאלה. Guglo tradukus ĝin per "sermala". Sed mi eĉ dubas pri tio. - Mi iomete legetis la rilatan germanan artikolon. Laŭ ĝi la uzataj folioj varias: folibeto (germane Mangold), brasiko (germane Kohl), malvoj (germane Malven) kaj vitfolioj (germane Weinblätter). Krome oni tute ne mencias rumekson en la germana artikolo. Do, kion fari? Multaj vikipedioj uzas la terminon "sarma", kiu laŭ la germana artikolo baziĝas sur la turka verbo sarmak "envolvi ion en io". Ĉu eble eblas esperantigi "sarma" al "sarmo" aŭ eble estus eĉ pli bone rekte uzi la terminon "Sarma" kun krampa aldono? Amike --Tlustulimu (diskuto) 21:16, 14 maj. 2022 (UTC)Reply
Dankon pro via atento kaj sugestoj. Mi povas nur jesi viajn observojn, sed ne konas kiel doni solvojn.
La situacio ne estas simpla, kaj en iuj vikioj povas okazi konfuzon inter la kategorioj kaj pri la rilatoj inter ili.
Mi fidas vian juĝpovon kaj certe vi rajtas decidi kaj fari kion ajn vi konsideras rajtigita.
Mi antaŭdankas pro via kunlaboro.
Sj1mor (diskuto) 07:50, 15 maj. 2022 (UTC)Reply
@Filozofo, Tlustulimu, kaj Sj1mor: Uzi iun nacilingvan vorton, kiu favorigas unu lingvokomumumon kaj malfavorigas la aliajn, se plado uzatas en pluraj naciaj kuirartoj kaj la homoj ĉiuj opinias ke estas "ilia plado", kompreneble ĉiam estas iom malfeliĉa solvo, sed simple inventi iun esperantan neologismon, kiu troveblos en neniu Esperanta vortaro, ankaŭ ne estas alternativo. Sed ene de la vortoj de niaj esperantaj vortaroj ĉiuj alternativoj eblas. Kion, se oni laŭ la observoj de Filozofo kaj Tlustulimu simple elmetas el la titolo la rumekson? Tiam restas titolo "farĉitaj folioj" aŭ iom pli poezie "farĉitaj foliaj rulaĵoj" aŭ "...volvaĵoj". Neniu povos protesti, ke per tiu titolo oni ankaŭ subkomprenos farĉitajn rulaĵojn el maldikaj tavoloj de viando d:Q14907198, ĉar klare "maldikaj tavoloj de viando" ne estas "folioj" (kvankam iuj lingvoj en d:Q14907198 gaje aldonas al la viandaj rulaĵoj ankaŭ sukerajn bakaĵojn similformajn, kaj ankaŭ la foliajn rulaĵojn pri kiuj ofte ekzistas apartaj paĝoj, sed tiu nekohereco ne ĝenu nin ĉi tie). Mi proponas la titolon "farĉitaj foliaj rulaĵoj". Kion vi opinias? ThomasPusch (diskuto) 16:02, 5 nov. 2023 (UTC)Reply
Saluton denove al ĉiuj. Jes estas mi kiu ekis tiun ĉi artikolon. Mi ne momoras precize de kie venas la nomo. Ĝi ja okazas en vikidatumoj kaj kiam mi kontrolas la vikidatuman historion verŝajne mi aldonis ĝin.
(Mi nur volas klarigi ke kiel regulo, se nomo jam okazas en vikidatumoj mi akceptas ĝin, eĉ se mi ne tute deziras ĝin, ekscepte se mi notas ian tajperaron kaj tion mi korektus)
Mi konstatas ke la nomo "Farĉitaj rumeksfolioj" ja elstaras inter la konvencio de sufiĉe multaj aliaj lingvoj kaj tiu estas malbone. Do mi agnoskas ke mi faris eraron elektinte tiun nomon. Ĉu simpla Sarma pli bonas?
Amike, Sj1mor (diskuto) 16:41, 5 nov. 2023 (UTC)Reply
Ĝenerala kaj memklariga titolo, kian proponas ThomasPusch, "farĉitaj foliaj rulaĵoj" aŭ io simila, estas en ordo laŭ mi. Amike, -Filozofo (diskuto) 19:47, 5 nov. 2023 (UTC)Reply
Kvankam multaj lingvoj tre nezorgas pri estado de vorto en vortaro, en Esperanto simple nomi iun objekton nacilingve estus nur la lasta ebleco, tial enkonduko de "Sarma" nur vere bonvenus se ni trovus almenaŭ unu indikon de ĝi en esperantlingva kuirlibro aŭ en Monato aŭ simile, kaj krome eventuale restas mia unua koncerno supre, kiun mi komencis per "Uzi iun nacilingvan vorton...": kio pri la multaj nacioj kiuj nomas la pladon aŭ variaĵon de ĝi "dolma", la araboj kun siaj nomoj yabraq (يبرق), waraq 'inab (ورق عنب) aŭ waraq dawālī (ورق دوالي), asiranoj insistantaj pri nomo ܦܪܵܟܼܹܐ (prakhe) aŭ armenoj nomantaj ilin մսով տերեւափաթաթ (missov derevapatat), la rumanoj kiuj volas vorton Sărmăluţe, "sarma-etoj", tute ne menciante ke la grekoj ankoraŭ havas 5 variaĵojn de "dolma" kaj 2 de "sarma". Tial via elekto de esperantlingva priskribo estis tute saĝa, neniel erara, kaj ni nur diskutetas, kiu priskribo fine estus la plej eleganta. Resume, nenio eraro, nenio por bedaŭri: ĉu vi povas konsenti pri la pli ĝenerala nomo "farĉitaj foliaj rulaĵoj"?
Flanke necesas konstati ke la teksto pri dolmo (kiun mi ĵus unuafoje vidis) ĝuste indikas tian vorton kiu estas la malplej saĝa. Ankoraŭ necesas interkonsenti kiel rilatas la tekstoj pri dolmo kaj "sarma". Nun la titolo "farĉitaj foliaj rulaĵoj" supozigas ke ĝi estas la supera kategorio kaj dolmo estas nur subvariaĵo (en la angla lingvo la rilato pri supera kaj pli specifa kategorio estas inversa, sed mi supozas ke en pliaj lingvoj ankoraŭ estas pliaj opinioj). Aŭ ĉu eble povus senci kunigi la du tekstojn?? Jes, en multaj lingvoj estas du tekstoj, sed la klarigoj kio estas kio ne ŝajnas esti unuecaj... Mi nun ne proponas kunigon, mi ne volas ankoraŭ plimultigi la laboron. Sed bonus ke vi kiel precipa verkinto de la nova teksto almenaŭ bone konas la pli malnovan tekston pri "dolmo" por scii kial estas du tekstoj.
Tute alia temo estas, ke super nabla kritikis la tekston pro tio ke ĝi mencias tutan kuiran recepton. Li pravas, ke kuira recepto estas malkutima en Vikipedio, sed aliflanke mi dirus ke la recepto estas aldona informo kaj ne dolorigas aŭ damaĝas iun aŭ ion. Tial mi proponas kompromisan solvon, kaŝi la recepton en malfaldeblan skatolon, tiel ke ĝi grafike tre distanciĝas de la baza enciklopedia teksto, sed tamen ankoraŭ atingeblas se oni volas vidi ĝin. Vidu kiel aspektas nun: la recepto nun estas eksperimente metita en skatolon. Espereble tio kontentigas la kritikantojn. De kie cetere vi havas la recepton: ĉu eble estus sence aldoni referencon pri la fonto?
Kaj fine ankoraŭ du "kuirajn" temojn. a) Se Filizofo menciis ke "la vorto "rumekso" estas tro vasta: temas pri genro, kiu enhavas ĉ. 200 speciojn, inter kiuj multaj, verŝajne, estas nemanĝeblaj", ĉu vi hazarde havas ideon, kiujn speciojn de la genro rumekso oni povas bone utiligi por la plado??? Kaj b) en Esperanto, "kolrabo" estas nekutima (fakte laŭ PIV neekzista) vorto pri tiu variaĵo de brasiko, ĝi kutime nomatas tigobrasiko kaj estas artikolo pri ĝi. En tio guglo tradukilo, kiu fakte ofertas ĝin en Esperanto, eraras. Temas pri germanismo, supozeble ankaŭ jidismo, sed "kolrabo" (kvankam simpatia vorto) ne estas ĝusta. La vorton mi jam ŝanĝis en la teksto.
ThomasPusch (diskuto) 20:59, 5 nov. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Farĉitaj foliaj rulaĵoj".