Farĉita dolĉa kapsiko

Farĉita dolĉa kapsiko estas ofta plado en la kuirejoj de multaj popoloj, bazita sur dolĉa kapsiko farĉita kun diversaj ingrediencoj kiel viando, rizo, legomojfromaĝo. La kapsikoj estas kutime kuiritajbakitaj jam farĉitaj.

Farĉita kapsiko laŭ hispana maniero.
{{{nomo}}}
vdr

Ĉi tiu plado haveblas en malsamaj versioj tra la mondo:

  • rumane Ardei umpluţi plado de la rumana kuirarto surbaze de kapsikoj kutime farĉitaj kun pikita viando, rizo, cepoj kaj legomoj kaj aliaj spicoj.
  • hungare Töltött Paprika simile al la rumana versio - la kapsikoj estas farĉitaj per pikita viando kun rizo kaj kuiritaj en tomata saŭco.
  • arabe فلفل محشي (Falfel maĥŝi) araba plado kiu estas parto de pli granda grupo de malsamaj legomoj farĉitaj kun viando (ŝafidaĵo aŭ bovidaĵo) kaj rizo. Inter la legomoj estas legomkukurbo, artiŝoko kaj melongeno, kaj al ili ĉiuj aldoniĝas la titolo "maĥŝi" (farĉita).
  • greke γεμιστά (jemista) greka plado kiu kutime inkludas tomatojn kaj kapsikojn farĉitajn kun rizo kaj herboj, bakitaj en la forno kun terpomoj.
  • hispane Pimientos rellenos estas tre populara plado en multaj lokoj de Hispanio.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti