Diskuto:Infloresko

(Alidirektita el Diskuto:Floraro)
Latest comment: antaŭ 4 jaroj by Osteologia

Eble ĉiu bukedo kaj floranta kampo, estas floraroj. Ne ĉiu floraro estas infloresko [1]. --Forstbirdo 11:59, 26 Mar. 2011 (UTC)

Mi samopinias. Ankaŭ bv vd la paĝon Vikipedio:Alinomendaj_artikoloj#Floraro_→_Infloresko. Osteologia (diskuto) 21:12, 25 nov. 2019 (UTC)Reply
Laŭ la diskutpaĝo kaj la historio de la paĝo kaj Vikipedio:Alinomendaj_artikoloj#Floraro_→_Infloresko, ŝajne Uzanto:Forstbirdo (vd Diskuto:Floraro) kaj Uzanto:Eliott (kiu estas ŝajne sama kiel la IP-uzanto kiu kreis la paĝon; [1]) preferas la formon infloresk/o, dum Uzanto:Marcos preferas la formon flor/ar/o (ŝ/li movis la paĝon Infloresko al Floraro). Do, ĝis nun, ŝajne 5 por "infloresko" (Uzanto:DidCORN kaj Uzanto:Pauchjo en Vikipedio:Alinomendaj_artikoloj#Floraro_→_Infloresko, Uzanto:Forstbirdo, Uzanto:Eliott, kaj mi) kontraŭ 1 por "floraro" (Uzanto:Marcos).
Ekster Vikipedio, en la Bonlingvisma diskutlisto [2], Uzanto:Marcos proponis la terminon "floraro", kaj Anna Lowenstein aprobis tion; tamen Antonio De Salvo ne preferas la terminon "floraro". Renato Corsetti komence preferis la formon "floraro", sed poste aliopiniiĝis post klarigo de la faka signifo. Jen la aliaj bonlingvismaj sugestoj el tiu diskutlisto: kunfloraro, samtiga floraro, floretaro. Sed ŝajne neniu plaĉis al ĉiu diskutanoj. Ĉiuokaze, la vortuzado en Vikipedio — kaj en la Esperantlingva komunumo ĝenerale — ne tre plaĉus al bonlingvismanoj. Osteologia (diskuto) 23:09, 25 nov. 2019 (UTC)Reply
Ankaŭ vd la realan uzadon de la vorto "infloresko" en ekz. [3] kaj El Popola Ĉinio, kaj ankaŭ en la Reta Vortaro: infloresk/o. Osteologia (diskuto) 23:14, 25 nov. 2019 (UTC)Reply
  1. PIV2 p. 474
Reiri al la paĝo "Infloresko".