Diskuto:N. Klünder

(Alidirektita el Diskuto:Laura Klünder)
Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch

Ĉu ne estus saĝe en la teksto mencii la denaskan personan nomon (redaktita), kaj la komence biologie viran sekson, kaj informi kiam la nomo ŝanĝiĝis? Mi supozas ke temas pri sentoplena temo, sed nun nekonato ricevas malĝustan impreson pri la infanaj jaroj. Aidas (diskuto) 14:58, 21 sep. 2016 (UTC)Reply


La celo de vikipedio ne estas malkaŝi personajn detalojn kiuj povas vundi kaj endanĝerigi la personon pri kio temas. La trans-eco de persono ne estas sufiĉe grava afero de publika intereso por vundi homajn rajtojn. --46.125.250.86 20:22, 19 aŭg. 2017 (UTC)Reply
Tio estas privata intima informo el ŝia infaneco kiu ne estas pli grava ol iuj aliaj privataj intimaj okazaĵoj el ŝia infaneco, ekzemple je kiu aĝo ŝi ne plu bezonis vindotukon aŭ kiom ofte ŝi forestis lernejon. Se la nemencio donas malĝustan impreson, ĉiuj artikoloj kiuj ne enhavas tiajn detalajn informojn el la infaneco de la persono pri kiu temas ankaŭ donas malĝustan impreson. --92.200.81.18 20:48, 19 aŭg. 2017 (UTC)Reply


Mi serĉis informojn pri Nils Martin Klünder ("NoMoKeto"), kiun mi renkontis plurfoje en Esperanto-renkontiĝoj, ankaŭ kun lia patro, kaj Vikipedio donis al mi la falsan impreson, ke tiu homo neniam ekzistis. Anstataŭe, mi pensis esti eksciinta nur pri lia fratino, kaj preskaŭ aldonintus la mencion pri "plia infano" en la artikolon pri la ĵus mortinta patro, kiam mi bonŝance eltrovis ĉi tiun diskuton… Mi forte kontraŭas "reverkadon de historio" kaj se iu famiĝis sub iu nomo, oni ne pretendu, ke tiu neniam ekzistis. Cetere, ekzistas interalie publika intervjuo kun "Nicole", sub kiu en komentoj la intervjuito aldonas pliajn respondojn sub la nomo "Nils Martin Klünder". Kaj alia blogaĵo ligas al ĝi kiel al "intervjuo kun Nils Martin Klünder". --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 19:23, 20 jun. 2022 (UTC)Reply

Por informo: La 22-an de junio ĉi tiu artikolo, antaŭe nomita Nicole Klünder, estis alinomita al Laura Klünder, fare de du malmulte aktivaj uzantoj, kaj ĉiuj entekstaj mencioj same ŝanĝitaj. Mi ne trovas por tia ŝanĝo fonton, sed nun ankaŭ nek forton por plu sin dediĉi al la afero, kaj pro respekto al la familio de la mortinta Helmut mi nun ne faros pliajn redaktojn. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 08:07, 23 jun. 2022 (UTC)Reply




Prava noto. La kreinto de la uzantokonto Stefan.krieghoff krom la ŝango de nomo ĉi-tie faris ekzakte unu artikolon, kaj la farinto de la konto Guyofchrisburn nur en la artikolo Helmut Klünder forstrekis kvar vortojn - krome nenio. Tio vere supozigas, ke temis nur pri "formala pseŭdo-redaktado" kaj ke la vera celo de la kreoj de ambaŭ uzantokontoj estis nur refoje ŝanĝi la nomon de la infano de familio Klünder. Nome de la uzantokonto Stefan.krieghoff estis notita "movis paĝon Nicole Klünder al Laura Klünder: malĝusta nomo" kaj nome de la konto Guyofchrisburn "formeti mortnomon de Laura". Kiu povus scii, laŭ kiu pravigo la homo(j) malantaŭ tiuj uzantokonto farus tiujn asertojn. Krome ne klaras kio entute estu la senco de vorto "mortnomo".

Kio estus, se simple iu el iu interretkafejo kreus al si novan uzantokonton kaj skribus "ĉio mensogo: estas viro kaj li nomiĝas Laurenz", kaj el alia interretkafejo iu farus same kaj skribus "tute ne vere: li nomiĝas Nikolaus", kaj tria "vi ambaŭ eraras: li nomiĝas Nils, mi havas amikon el Steinfurt kiu konas lin el infaneco kaj garantias ke tiel ĝustas". Kiun de tiuj uzantokontoj tiam kredi, se neniu penas pruvi ke la propra aserto estas vera? Ofte mi pensas, ke vikipedianoj troigas amase meti ŝablonon {{Sen fontoj}} al tekstoj de nur du banalaj frazoj, por kiuj ŝablono {{ĝermeto}} pli taŭgus. Sed ĉi tie la postulo de iu skriba pruvo pri la asertoj estas nepra.

Mi vidas nur du eblecojn: aŭ doni referencojn, skribajn pruvojn ke la homo iam havis unuan nomon, en certa aĝo ŝanĝis sian sekson kaj nomon al dua nomo, kaj en certa dato denove transregistriĝis al nomo Laura. Tiu signifus malferme jesi pri la "trans-eco de persono". Tion la temulo de la malgranda artikolo ŝajnas ne voli.

Alternativo estus ŝanĝi la artikolon al io kiel:


N. Klünder
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1992
en Germanio Steinfurt, Germanio
Nacieco germano
vdr

N. KLÜNDER (naskiĝis la 15-an de decembro 1992) estas homo [1], kiu naskiĝis en esperantlingva familio kaj iĝis denaska esperantisto: La germandevena patro Helmut Klünder, mortinta en 2022, kaj la poldevena patrino Elisabeth Klünder, mortinta jam en 2002, estis aktivaj membroj de la Esperanto-movado, sed antaŭ ili, la praavo lernis Esperanton jam en 1908 kaj la avino patroflanka samkiel la patro mem kreskis kiel denaska esperantisto.

N. estis aktiva kunlaboranto en Germana Esperanto-Junularo kaj en TEJO, kaj inter alie estis kunorganizanto de la Internacia Junulara Kongreso de Esperanto en aŭgusto 2015, kiu okazis en la urbo Wiesbaden.


 


La substantivoj "homo", "germano" kaj "laboranto" absolute diras nenion pri la sekso aŭ seksa rolo de homo - neniu gramatike ĝusta teksto distingus inter "virhomo kaj homino, do gehomaro", "virgermano kaj germanino, do gegermanaro", "virkunlaboranto kaj kunlaborantino, do gekunlaborantoj" (ĉio tia estus drasta lingva ERARO: vidu la gramatikan tekston pri gramatika genro). Kaj en la tuta teksto ne plu estus "li" aŭ "ŝi" ... do la temo de seksa identeco estus tute for-redaktita.

Plia situacio kompreneble povas esti havi fidindan pruvon ke la temulo mem petas "mi ne plu volas esti en vikipedio, forigu min". Sed eĉ se tiu peto 3kestus (kaj ĉi tie ĝi ĝis nun ne (!) estas), estus dubinde ĉu estus ĝuste plenumi tiun peton. Se Vladimir Putin skribus "Мне не нравится то, что обо мне пишут в статье на эсперанто... mi ne ŝatas kion oni en la esperantlingva artikolo skribas pri mi, mi tradukigis ĝin per gugla tradukilo kaj scias pri kio temas, mi ne volas ĝustigon sed postulas: forigu ĝin komplete, tuj" aŭ anonimulo skribus "I am the grandson of Donald Broadribb and I loathe my grandfather... mi estas la nepo de Donald Broadribb kaj abomenas mian avon, kiu jam mortis antaŭ dek jaroj, kaj kiu havas artikolon nur en la esperanta vikipedio, en neniu grava lingvo, kaj evidente ne necesas, se eĉ la angla vikipedio ne konas lin, anglalingvanon: mi postulegas forigi lin el ĉiuj paĝoj de vikipedio, aparte esperantlingvaj. Li ne ŝatus tion, kaj ĝuste tial necesas." - tiam tiuj postuloj ne konvinkus. Oni povas diskuti ĉu la infano de familio Klünder estas same grava por la Esperanto-movado kiom Donald Broadribb, ke iu eble reduktita teksto devas resti esperantlingve. Sed dubindas ĉu plenumo de personaj postuloj forstrekigi sin mem el la historio estas justa kaj bona ago. Tiu "reverkado de historio" forte memorigas pri la koŝmare pesimisma romano 1984. ThomasPusch (diskuto) 00:11, 26 nov. 2022 (UTC)Reply

  1. (aŭ germano)
Reiri al la paĝo "N. Klünder".