Distrikto Dahme-Spreewald
blazono | mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Brandenburgio |
Administra urbo: | Lübben (Spreewald) |
Areo: | 2 261 km² |
Loĝantoj: | 170 791 (fine de decembro 2019) |
Loĝdenso: | 71 po km² |
Aŭtokodo: | LDS |
Municipokodo: | 12061 |
Komunumoj: | 37 |
Situo ene de Brandenburgio | |
![]() |
La distrikto (germane: Landkreis) Dahme-Spreewald (sorabe: Wokrejs Damna-Błota) situas en la suda mezo de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Lübben (Spreewald) estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2261,01 km² fine de decembro 2019 loĝis 170 791 homoj; do meznombre 71 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la Distrikto Dahme-Spreewald estas signita per 2.
Najbaraj distriktoj estas oriente Oder-Spree, sude Spree-Neiße, Oberspreewald-Lausitz, Elbe-Elster kaj okcidente Teltow-Fläming. En la nordo la distrikto limas al Berlino. En malsuprasoraba, do nord-soraba, lingvo la distrikto nomiĝas Wokrejs Damna-Błota.
Urbaj kaj neurbaj komunumojRedakti
Post administra reformo de la jaro 2003, kiu reduktis la nombron de memstaraj komunumoj, la distrikto ankoraŭ konsistas el 37 komunumoj, el kiuj 8 havas urbajn rajtojn. Laŭ oficiala komunikaĵo de 2008 tri komunumoj oficiale estas dulingvaj - en ili samrajte oficialas la germana kaj malsuprasoraba lingvoj.[1]
(inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2019)[2]
Urboj¹ Urboj sen membreco en komunumaro
- Golßen ¹ (2509)
- Königs Wusterhausen (37 639)
- Lieberose ¹ (1368)
- Lübben (Spreewald) (14 022)
- Luckau (9565)
- Märkisch Buchholz ¹ (830)
- Mittenwalde (9269)
- Teupitz ¹ (1901)
- Wildau (10 404)
- Bestensee (8002)
- Eichwalde (6420)
- Heideblick (3558)
- Heidesee (7091)
- Märkische Heide (3894)
- Schönefeld (16 270)
- Schulzendorf (8441)
- Zeuthen (11 427)
Komunumaroj kaj membraj komunumoj
(administra centro *)
1. Lieberose/Oberspreewald
2. Schenkenländchen (8766)
|
3. Unterspreewald (8945)
|
La 1-an de januaro 2013 la antaŭaj komunumaroj Amt Golßener Land kaj Amt Unterspreewald unuigxis al nova komunumaro Amt Unterspreewald.
EsperantoRedakti
En la distrikto troviĝas la Esperanto-Stacio en Halbo (germane: Halbe) iom sude de Berlino.
Vidu ankaŭRedakti
- Spree
- Spree-arbaro (Spreewald)
Eksteraj ligilojRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ Amtsblatt für Brandenburg ("oficiala periodaĵo por Brandenburgio"), 19-a jarkolekto, n-ro 19 de la 14-a de majo 2008, paĝoj 1234 ĝis 1236 germane
- ↑ fonto: landa statistika oficejo, germane