Soraba lingvo
La soraba lingvo (propralingve: Serbšćina) estas komuna nomo por du slavaj lingvoj aŭ variantoj parolataj en la oriento de Germanio, de la t.n. soraboj. La sudsoraba aŭ suprasoraba (hornjoserbšćina) estas precipe parolata en la regiono de la urbo Bautzen (sorabe: Budyšin), Meißen (sorabe: Mišno) kaj la nordsoraba aŭ malsuprasoraba (dolnoserbska rěc) estas plejparte parolata ĉirkaŭ la urbo Cottbus (sorabe: Chośebuz) Ĉirkaŭ 45.000 homoj parolas la suprasoraban kaj ĉirkaŭ 25.000 la malsuprasoraban, laŭ - konsentite - optimismaj taksoj.
Soraba | |
serbšćina, serbski | |
Leĥaj lingvoj • indiĝena lingvo | |
---|---|
Leĥaj lingvoj | |
Parolata en | Germanio |
Parolantoj | 60 000 |
Denaskaj parolantoj | proksimume 60.000 |
Fremdlingvo / dua lingvo por | ne konatas |
Skribo | latina kun kelkaj aldonoj |
Lingvistika klasifiko | |
Hindeŭropa lingvaro | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | |
Reguligita de | |
Lingva statuso | 3 sendube endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | |
Bibliografia | wen (ambaŭ sorabaj lingvoj),
hsb (suprasoraba), |
Terminologia | - |
SIL | WEN (supra soraba),
WEE (malsupra soraba) |
Glottolog | sorb1249 |
Angla nomo | Sorbian |
Franca nomo | sorabe |
La lingvo apartenas al la Hindeŭropa lingvaro, pli precize al la okcidentslava grupo de la slava lingvaro.
Parolareo
redaktiLa suprasoraba estas parolata en la regiono de Bautzen (sorabe: Budyšin) kaj la malsuprasoraba, ĉirkaŭ Cottbus (sorabe: Chośebuz).
Gramatiko
redaktiSkribo: La soraba lingvo skribiĝas per latinaj literoj, kun iuj supersignoj, kies uzo similas al tiu en la pola lingvo (nome ć, ł, (d)ź) kaj ĉeĥa lingvo (č, š, ž).
La suprasoraba (hornjoserbšćina) konas sep kazojn. Sed la sepa kazo (vokativo) nur ekzistas ĉe la masklaj substantivoj en singularo. La malsuprasoraba (dolnoserbski) konas ses kazojn. Rimarkinde estas, ke krom la singularo kaj la pluralo ankaŭ ekzistas la dualo. La suprasoraba konas ĉe la verboj aoriston kaj imperfekton.
Hodiaŭa statuso
redaktiLa domina lingvo en la areo de la soraboj estis la germana dum jarcentoj. Ĉi tiu lingvo puŝis la soraban pli kaj pli malantaŭen, tiel ke kaj la supra kaj la malsupra soraba lingvovariantoj akiris la statuson de endanĝerigitaj lingvoj.
La tielnomita Domowina funkcias kiel la centra kulturkonsilio. Kvankam iomete da soraba estas parolata en la urbo Bautzen, la soraba pruve ĉeestas en stratsignoj, sur ŝildoj de butikoj kaj eĉ sur prezo-etikedoj kaj kvitancoj en kelkaj butikoj. La germana registaro oficiale agnoskis la soraban kiel minoritatan lingvon kaj prenis sur sin la devon protekti kaj disvolvi la soraban per subskribo kaj ratifo de la Eŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj.
La sorabaj infanĝardenoj (WITAJ kiu signifas estu bonvenaj) allogas ne nur sorablingvajn, sed ankaŭ germanlingvajn gelernantojn. Post sekvado de dulingva aŭ soraba baza instruado en la 14 lernejoj kun la necesaj instalaĵoj, gelernantoj povas iri al 5 mezlernejoj kie la soraba estas nedeviga lernobjekto: la soraba gimnazio en Bautzen ( Budyšin), la soraba Mittelschulen en Radibor (Radwor) kaj Bautzen. Ne ekzistas sorabalingva altlernejo. Oni povas tamen sekvi universitatan kurson en sorabistiko en Leipzig (Lipsk). La nombro da gelernantoj en tiuj lernejoj restis konstanta tra la jaroj je proksimume kvar mil.
Krom edukado, kulturaj asocioj okupiĝantaj pri muziko kaj literaturo estas subvenciataj.
Muziko
redaktiAŭdeblis kanto en la soraba (Serbšćina) dum la Eurovision minorities languages 2022[1][2].
Referencoj
redakti- ↑ Eŭrovido de la minoritataj lingvoj estas reta kantkonkurso specife por kantoj en regionaj dialektoj aŭ lingvoj, planlingvoj kaj kreolaj lingvoj tra la mondo.
- ↑ Nowa Doba: Schwientek G, kanto dum Eurovision Minorities Languages 2022, la Eŭrovida kantkonkurso por minoritataj lingvoj, planlingvoj kaj kreolaj lingvo, YouTube.