Distrikto Hajdúhadház
distrikto en Hungario
La Distrikto Hajdúhadház (hungare Hajdúhadházi járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar. Ĝi situas sur ebenaĵo en la nordorienta parto de la departemento (same en la nordorienta parto de la lando).
Distrikto Hajdúhadház | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
distrikto de Hungario [+] | |||
Lando | Hungario | ||
Regionoj | Norda Ebenaĵo, Departemento Hajdú-Bihar | ||
Ĉefurbo | Hajdúhadház | ||
- koordinatoj | 48° N, 22° O (mapo)47.6721.7Koordinatoj: 48° N, 22° O (mapo) | ||
Areo | 137,02 km² (13 702 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 22 768 [+] (1-a de oktobro 2022) | ||
Denseco | 166,17 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | ||
Distrikto Hajdúhadház | |||
Vikimedia Komunejo: Hajdúhadház District [+] | |||
La distrikta ĉefurbo estas Hajdúhadház, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ alia urbo kaj vilaĝo.
La areo estas 137,02 km², kie loĝas 22 041 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo, (fruktoj, tritikoj, maizoj) kaj bestobredadoj, kelkaj laboras en Debrecen. En la 2010-aj jaroj la senlaboreco estas granda problemo.
Historio redakti
Tiu distrikto ĝis refondiĝo de la distriktoj neniam ekzistis, la komunumoj apartenis al aliaj distriktoj. La distrikto estis kreita en 2013.
Komunumoj redakti
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Hajdúhadház
- alia urbo: Téglás
- vilaĝo: Bocskaikert
Fontoj redakti
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio