Distrikto Ortenau

distrikto de Baden-Virtembergo en Germanio
(Alidirektita el Distrikto Ortenaukreis)
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Baden-Virtembergo
distriktaro: Frajburgo
regiona ligo: Suda Supra Rejno
administra sidejo: Offenburg
areo: 1 850 km²
Loĝantoj: 441 885 (fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 223 po km²
Aŭtokodo: OG (Offenburg)
Oficiala kodo: 08317

La distrikto Ortenau (germane Ortenaukreis) situas en la sudoriento de la germana federacia lando Baden-Virtembergo. Ĝia administra sidejo estas la urbo Offenburg. La distrikto estas parto de la distriktaro Frajburgo kaj de la regiona ligo Suda Supra Rejno.

La distrikto havas areon de 1 850 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 441 885 loĝantojn. Laŭ areo la distrikto estas la plej granda en Baden-Virtembergo.

Najbaras la distriktoj Rastatt norde, Freudenstadt kaj Rottweil oriente, Schwarzwald-Baar sudoriente, Emmendingen sude. Okcidente la rivero Rejno konsistigas naturan limon al la najbara ŝtato Francio kun siaj arondismentoj Strasburgo, Strasburgo Kampara kaj Sélestat-Erstein de la departemento Bas-Rhin.

Geografio redakti

La distrikto okcidente karakteriziĝas per la rivero Rejno kaj la ebenaĵo Supra Rejno, oriente de la norda Nigra Arbaro. La teritorion distranĉas multaj valoj. Tra multaj el ili riveroj kaj riveretoj fluas okcidenten en la Rejnon. Sian nomon la distrikto havas de la historia regiono Ortenau. La distrikta teritorio ekestis dum la jaro 1973 per kunigo de la distriktoj Kehl (sen la plej nordaj komunumoj), Lahr, Offenburg, Wolfach (sen la orientaj komunumoj) kaj la sudaj komunumoj de la distrikto Bühl. Ekde la jaro 1803 la regiono apartenis al la lando Badeno.

Administra divido redakti

La distrikto konsistas el 51 komunumoj, el kiuj 16 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.

Urboj

  1. Achern (24.856)
  2. Kehl (34.652)
  3. Lahr (Nigra Arbaro) (43.624)
  4. Oberkirch (20.182)
  5. Offenburg (58.695)

Urbetoj

  1. Ettenheim (12.057)
  2. Gengenbach (11.119)
  3. Haslach im Kinzigtal (6.938)
  4. Hausach (5.871)
  5. Hornberg (4.376)
  6. Mahlberg (4.491)
  7. Oppenau (4.995)
  8. Renchen (7.313)
  9. Rheinau (11.040)
  10. Wolfach (5.917)
  11. Zell am Harmersbach (8.036)

Kunaj administradoj (Verwaltungsgemeinschaften) respektive Komunumaroj (Gemeindeverwaltungsverbände):

  1. Interkonsentita kuna administrado de la urbo Achern kun la komunumoj Lauf, Sasbach kaj Sasbachwalden
  2. Interkonsentita kuna administrado de la urbo Ettenheim mit de la urbo Mahlberg sowie den komunumoj Kappel-Grafenhausen, Ringsheim kaj Rust (Badeno)
  3. Interkonsentita kuna administrado de la urbo Gengenbach kun la komunumoj Berghaupten kaj Ohlsbach
  4. Interkonsentita kuna administrado de la urbo Haslach im Kinzigtal kun la komunumoj Fischerbach, Hofstetten, Mühlenbach kaj Steinach
  5. Interkonsentita kuna administrado de la urbo Hausach kun la komunumo Gutach (Schwarzwaldbahn)
  6. Komunumaro "Kappelrodeck" kun sidejo en Kappelrodeck; Membraj komunumoj: Kappelrodeck, Ottenhöfen im Schwarzwald kaj Seebach
  7. Interkonsentita kuna administrado de la urbo Lahr/Schwarzwald kun la komunumo Kippenheim
  8. Komunumaro "Oberes Renchtal" kun sidejo en Oppenau; Membraj komunumoj: urbo Oppenau kaj komunumo Bad Peterstal-Griesbach
  9. Interkonsentita kuna administrado de la urbo Oberkirch mit de la urbo Renchen kaj der komunumo Lautenbach
  10. Interkonsentita kuna administrado de la urbo Offenburg kun la komunumoj Durbach, Hohberg, Ortenberg kaj Schutterwald
  11. Interkonsentita kuna administrado de la komunumo Seelbach kun la komunumo Schuttertal
  12. Interkonsentita kuna administrado de la komunumo Schwanau kun la komunumo Meißenheim
  13. Interkonsentita kuna administrado de la urbo Wolfach kun la komunumo Oberwolfach
  14. Interkonsentita kuna administrado de la urbo Zell am Harmersbach kun la komunumoj Biberach (Badeno), Nordrach kaj Oberharmersbach

Komunumoj

  1. Appenweier (9.717)
  2. Bad Peterstal-Griesbach (2.838)
  3. Berghaupten (2.438)
  4. Biberach (3.351)
  5. Durbach (3.887)
  6. Fischerbach (1.698)
  7. Friesenheim (12.664)
  8. Gutach (Nigra Arbaro) (2.235)
  9. Hofstetten (1.674)
  10. Hohberg (7.836)
  11. Kappel-Grafenhausen (4.850)
  12. Kappelrodeck (5.839)
  13. Kippenheim (5.100)
  14. Lauf (3.950)
  15. Lautenbach (1.904)
  16. Meißenheim (3.667)
  17. Mühlenbach (1.707)
  18. Neuried (9.391)
  19. Nordrach (2.047)
  20. Oberharmersbach (2.575)
  21. Oberwolfach (2.759)
  22. Ohlsbach (3.216)
  23. Ortenberg (3.256)
  24. Ottenhöfen im Schwarzwald (3.313)
  25. Ringsheim (2.189)
  26. Rust (3.679)
  27. Sasbach (5.456)
  28. Sasbachwalden (2.579)
  29. Schuttertal (3.319)
  30. Schutterwald (7.130)
  31. Schwanau (6.835)
  32. Seebach (1.514)
  33. Seelbach (5.152)
  34. Steinach (3.927)
  35. Willstätt (9.176)

Eksteraj ligiloj redakti